Testudoj-Ninĵoj

(Alidirektita el Testudoj Ninĵao)

Testudoj-Ninĵoj (angle Teenage Mutant Ninja Turtles, mallongigita al TMNT, signifante Adoleskaj Mutaciintaj Ninĵo-Testudoj) estas fikcia teamo da kvar antropomorfaj testudaj mutaciuloj. Ili estas trejnitaj de majstro Splinter, kiu estas mutaciinta rato apartenanta al fama ninĵo Hamato Yoshi. Ilia hejmo estas la kloakoj de Manhatano. Ili estas la ĉefroluloj de fama komiksa kaj televida franĉizo.

Testudoj-Ninĵoj
fikcia organizaĵo • superhero team • bildliteraturo serio
Kreita de Kevin Eastman
Verko TMNT
Teenage Mutant Ninja Turtles
Injustice 2
Teenage Mutant Ninja Turtles
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Malamikoj Shredder • Krang • Bebop and Rocksteady • Karai • Foot Clan • Rat King
vdr
Testudoj-Ninĵoj
Originala titolo Teenage Mutant Ninja Turtles
Originala lingvo la angla
Ĝenro aventuro, lukto
Aŭtoro Kevin Eastman
Peter Laird
Publikiginto Mirage Studios (1984-1993; 1993-1995; 1996-1999; 2001-2014)
Archie Comics (1988-1995)
Dreamwave Productions (2003)
IDW Publishing (2011-)
Aperdatoj 1984
vdr

Ili unuafoje aperis en majo 1984 en formo de komikso eldonita de kompanio Mirage Studios en malgranda serio de 3000 ekzempleroj. La komiksoj estis kreitaj de Peter Laird kaj Kevin Eastman. Al la sukcesoj de la komiksoj sekvis postaj televidserioj. Ili batalas kune kun Splinter kontraŭ malamikoj, tiaj kiaj Shredder, Krang el Dimensio X, Hun, Purpuraj Drakoj kaj aliaj. La unua animacia televidserio aperis en 1987 kaj daŭris ĝis 1996, post 193 kreitaj epizodoj. Ĝi ege kontribuis al la populareco de la franĉizo.

Ĉiu el la testudoj estis nomata de majstro Splinter per nomoj de famaj Renesancaj artistoj: Leonardo (Leonardo da Vinci) kun blua masko, Raphael (Rafaelo Sanzio) kun ruĝa masko, Michelangelo (Mikelanĝelo) kun oranĝkolora masko, kaj Donatello (Donatello) kun violkolora masko.

La Testudoj-Ninĵoj inspiris la nomon de prahistoria kornohavanta testudo. Sciencistoj metis ĝin en novan genron, Nimjenys, signifante "ninĵa testudo".[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti