Tetriso

puzla videoludserio

Tetriso (ruse Тетрис) estas puzlo inventita de Aleksej Paĵitnov en 1985, kiam li laboris en la Akademio de Sciencoj en Moskvo, Rusio. Paĵitnov indikis pentominon kiel la inspiran fonton de la ludo.[1]

Tetriso
Disvolvo Alexey Pajitnov
Platformo Game Boy Advance
Ĝenro puzla videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
vdr
Tetris dum ludado

Ĝia nomo venis el la greka nombra prefikso "tetra-", kiu signifas kvar, ĉar ĉiuj eroj havas kvar segmentojn. La ludon (aŭ ties multaj variantoj) eblas ludi sur ajna ludkonzolo kaj komputila operaciumo, kaj krome sur la aparatoj kiel grafika kalkulilo, poŝtelefono kaj polmokomputilo.

Tetris plurfoje aperas en la listo de la plej popularaj videoludoj en la tuta historio. Oni kredas, ke Tetris" estis la plej bone vendata ludo inter ĉiuj konataj ludoj, ĉar ĝin eblas ludi sur preskaŭ ajna moderna komputilo kaj ludkonsolo. La ludo (aŭ iu el ĝia multaj variaĵoj) estas disponebla por preskaŭ ĉiu videoludoj kaj komputilaj operaciaj sistemoj, kaj ankaŭ por aparatoj kiel grafikaj kalkuliloj, poŝtelefonoj, iPod-oj, kaj PDA-oj. Tetris iĝis populara kiam Nintendo eldonis Tetris por sia Game Boy Sistemo. Tetris ofte aperas en listo de la pliamuzaj ludoj de ĉiuj tempoj.

Ludado redakti

 
Sep eblaj Tetris-figuroj, I, J, L, O, S, T, Z.

Tetrominojtetradoj, figuroj, ĉiu el kiuj konsistas el 4 brikoj, falas en la puton kaj la ludanto devas turni kaj movi ilin cele krei plenan horizontalan linion el brikoj, sen truoj. Kiam oni kreas la linion, ĝi malaperas, kaj la brikoj supre (se ili ekzistas), falas suben.

La sep eblaj figuroj en tetriso estas nomataj I, T, O, L, J, S, kaj Z. Ili ĉiuj kapablas samtempe kompletigi unu aŭ du liniojn, I, L, kaj J povas kompletigi 3 liniojn kaj nur I havas eblon por kompletigi samtempe 4 liniojn. Tiu kvarlinia kompletigo nomiĝas "tetris".

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Cultris 2