Teufen AR

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Teufen
Teufen
Blazono de Teufen
Teufen vidita de la Goldibach-Ponto
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Teufen apartenis al la
distrikto Mittelland.
Koordinatoj  47° 23′ 24″ N 9° 23′ 24″ O / 47.39000 °N, 9.39000 °O / 47.39000; 9.39000 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 24″ N 9° 23′ 24″ O / 47.39000 °N, 9.39000 °O / 47.39000; 9.39000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5757
Areo 15,25 km²
Alteco 837 m super marnivelo
Poŝtkodo 9053
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Teufen
vdr

Pri la komunumo redakti

Teufen estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 5757 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Teufen situas sur monteto sude de la urbo Sankt-Galo. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Sitter kaj la sudan la rivereto Rotbach, ĉefa alfluanto de Sitter. Tra la komunumo fluas la rivereto Goldibach, kiu sur la komunuma teritorio alfluas al Rotbach. Trans Goldibach en la sudo kondukas impresa ponto de la kantona ĉefvojo al Apencelo kaj Altstätten.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Teufen limas en nordo al la urbo Sankt-Galo, en oriento al Speicher, en sudoriento al Bühler, en sudo al Schlatt-Haslen (AI), kaj en okcidento al Stein.

Trafiko redakti

 
Kantona ĉefvojo kaj trajnlinio en la vilaĝocentro

Tra Teufen pasas linio de la mallarĝŝpura trama fervojo de la kompanio Apencelaj Fervojoj de Sankt-Galo al Apencelo. Poŝtaŭtolinioj konektas la komunumon kun Trogen kaj Stein.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Sankt-Galo al Apencelo. Flankaj vojoj ĝin konektas kun Trogen kaj Stein.

Supre de la komunumo pasas la migradaltpado Über die Eggen, kiu estas inda turisma celo por migrantoj kaj naturamikoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Teufen datiĝas el la jaro 1272 kiel Tiuffen.[1]

En la jaro 1377 la kamparanoj de Apencelo, Urnäsch, Teufen kaj Gais aliĝis kun la permeso de la abato de la Monaĥejo Sankt-Galo al la Ŝvaba Urba Alianco.

En la jaro 1525 Teufen akceptis la reformacion, pro kiu ĝi post la divido de la Apencela Lando la 28-an de aŭgusto 1597 fariĝis parto de Apencelo Ekstera.

Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 ĝis 1803 Teufen estis la ĉefloko de la tiama Kantono Säntis.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti