Thalys estas la nomo de reto de grandrapidaj trajnoj kiuj veturas inter Belgio, Francio, Germanio kaj Nederlando. Ankaŭ la trajnoj mem nomiĝas Thalys-trajnoj. La reton kune ekspluatas la naciaj fervojaj kompanioj de la diversaj landoj.

Thalys PBKA
Thalys PBA en la stacidomo de Amsterdam

La tarifstrukturo de Thalys similas al tiu de flughaveno: delonge antaŭe aĉetitaj biletoj kun limigoj rilate repago estas malmultekostaj dum malfrue aĉetitaj biletoj malstriktaj kostas relative multe.

Eblas nur ekiri per Thalys de kelkaj ĉefaj stacidomoj: en Nederlando de Amsterdam Centraal, Schiphol, Den Haag HS kaj Rotterdam Centraal, en Belgio de Antwerpen-Berchem (ekde fine de 2006 ankaŭ de la Stacidomo de Antwerpen-Centraal), Bruselo-Suda kaj Liège-Guillemins kaj en Germanio en Akeno kaj Kolonjo.

Dum la somera periodo estas rektaj Thalys-trajnoj inter Amsterdamo kaj Marseille. Tio ĉi estas la plej longa grandrapide trajna konekto en la tuta mondo; la vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 7 horoj. Vintre ĉiusemajne veturas Thalys-trajno inter Amsterdamo kaj la francaj Alpoj. Cetere ĉiusemajne, tra la tuta jaro, ekzistas rekta trajno inter Amsterdamo kaj Marne-la-Vallée - Chessy, grandrapide trajna stacidomo apud Disneyland Resort Paris.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti