The Abyss estas sciencfikcia filmo reĝisorita de James Cameron, kies estas ankaŭ scenaro. La originala muziko estas komponita de Alan Silvestri.

La abismo
filmo
Originala titolo The Abyss
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 9-a de aŭgusto 1989
Daŭro 146 min / (171 min) (speciala eldono)
Ĝenro Dramo/Milito
Kameraado Mikael Salomon
Buĝeto Usona $43.000.000 (taksata)
Reĝisoro(j) James Cameron
Produktisto(j) Gale Anne Hurd,
Van Ling (speciala eldono)
Scenaro Conrad Buff
Joel Goodman
Filmita en Kalifornio • Norda Karolino • Suda Karolino
Loko de rakonto Atlantiko
Muziko de Alan Silvestri
Ĉefrolantoj Ed Harris,
Mary Elizabeth Mastrantonio,
Michael Biehn
J.C. Quinn
Kimberly Scott]
Produktinta firmao 20th Century Fox
Lightstorm Entertainment
Distribuo Orion Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro
IMDb
vdr

Subakvaj scenoj estis filmitaj en kontaminita konstruaĵo de nuklea elektrejo de Ĉerokoj.

Okazintaĵo de la filmo redakti

Proksime de Kubo usona nuklea submarŝipo Montana preskaŭ kunpuŝiĝos kun nekonata, rapide moviĝanta korpo. Ĝi kunpuŝiĝos kun submara klifo kaj sinkos en la profundaĵojn. La usona maristaro ne povas sekve de proksimiĝanta ŝtormo komenci savlaborojn per propraj rimedoj kaj tial ĝi postulos por kunlabori submaran borturon Deepcore, kiu laboras proksime de la loko de akcidento. Komandanto Bud Brigman ne tro ĝojas, ĉar la tutan agadon devas gvidi speciala taĉmento SEAL kaj plie kun la soldatoj estas venanta al la stacio ankaŭ Lindsey, la edzino de Bud, kun kiu li propre divorcas.

La tasko de la savteamo estas konstati, ĉu iu el la submarŝipo supervivis kaj malaktivigi la nukleajn eksplodaĵojn. Sur la surfaco ekplodos hurikano, sed Brigman ne povas malkonekti kunigkablon, ĉar komandanto de la soldatoj, leŭtenanto Coffey, subiganta malrapide al submara psikozo, okupis minisubmarŝipon, por ke povu ekspedicii por unu el la nukleaj kapoj. La ŝtormo deŝiros el la ŝipo Arganon kaj tiu falas rekte sur Deepcore. Ĝi senpere maltrafos ĝin, sed preskaŭ ĝi deŝiros la stacion ĝis la abismo. Lindsey kapablos en la grave difektita stacio renovigi aldonon de elektro, sed se ili ĝustatempe ne elmergiĝos al la surfaco, estos finiĝinta ilia oksigeno. En la oceano ĉirkaŭ la stacio kelkfoje aperos strangaj lumoj, elflugantaj el la abismo. Lindsey estas konvinkita, ke temas pri ekstertera civilizo, provanta kontaktiĝi, Coffey konjektas, ke tio estas rusoj, kiujn necesas neniigi. Li akiros la stacion kaj elsendos ĝis la abismo la tempfiksitan nuklean kapon. Brigman kaj liaj homoj sukcesos superi la soldatojn, sed ŝajnas, ke estas malfrue. Bud decidiĝos oferi la propran vivon, descendis ĝis la abismo kaj malaktivigi la kapon. Li scias, ke la reveno ne estos ebla, sed sur la fundo de la abismo atendas surprizo.

Aktoroj redakti

Ed Harris Virgil 'Bud' Brigman
Mary Elizabeth Mastrantonio Lindsey Brigman
Michael Biehn leŭtenanto Hiram Coffey
Leo Burmester Catfish De Vries
Todd Graff Alan 'Hippy' Carnes
John Bedford Lloyd Jammer Willis
J.C. Quinn Arliss 'Sonny' Dawson
Kimberly Scott Lisa 'One Night' Standing
Captain Kidd Brewer Jr. Lew Finler
George Robert Klek Wilhite
Christopher Murphy Schoenick, SEAL Teamo Membro
Adam Nelson Ensign Monk, SEAL Teamo Membro
Dick Warlock Dwight Perry
Jimmie Ray Weeks Leland McBride
J. Kenneth Campbell DeMarco