The American Language

The American Language (La usona lingvo, publikigita unuan fojon en 1919) estas libro de H. L. Mencken pri la angla lingvo parolata en Usono.

Titolpaĝo el la jaro 1921

Mencken inspiriĝis de la slango de kolorhaŭtuloj de Vaŝingtono kaj de unu el siaj plej ŝatataj aŭtoroj, Mark Twain, kaj de personaj spertoj en la stratoj de Baltimore. En 1902, Mencken rimarkis strangajn vortojn, kiuj formiĝas en Usono. Antaŭ la libro, Mencken verkis artikolojn por la gazeto The Evening Sun. Mencken fine demandis: Kial iu konscienca fakulo ne provas verki gramatikon de la usona lingvo... Tio estas la angla tia, kia ĝi estas parolata de la plimulto de la simplaj homoj de tiu bela lando? Ŝajne li mem respondis sian demandon.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti