The Aristocats

usona animacia filmo de 1970

The Aristocats (anglalingve por La Aristokatoj) estas usona muzika animacia filmo produktita de Walt Disney Productions kaj reĝisorita de Wolfgang Reitherman. Estis premiere prezentita la 24-a de decembro 1970 en Usono, estante la 20-a animacia filmo ene de la kanono de animado de Disney.

La Aristokatoj
Oficiala afiŝo de la filmo (1970)
Oficiala afiŝo de la filmo (1970)
longa movbilda filmo
Originala titolo The Aristocats
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 24-a de decembro 1970
Daŭro 78 minutoj
Ĝenro komedia aventuro
Buĝeto 4 milionoj de usonaj $
Reĝisoro(j) Wolfgang Reitherman
Produktisto(j) Winston Hibler
Wolfgang Reitherman
Scenaro Ken Anderson
Larry Clemmons
Eric Cleworth
Vance Garry
Julius Svendsen
Frank Thomas
Ralph Wright
Laŭ la verko de Tom McGowan kaj Tom Rowe
Filmita en Usono
Loko de rakonto Parizo
Muziko de George Bruns
Ĉefrolantoj Phil Harris
Eva Gabor
Hermione Baddeley
Gary Dubin
Dean Clark
Sterling Holloway
Roddy Maude-Roxby
Liz English
Produktinta firmao Walt Disney Productions
Distribuo Buena Vista Distribution
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto okazas en Parizo en la jaro 1910. La geherooj de tiu historio estas katino nomata "Dukino" kaj ŝiaj tri katidoj Maria, Berliozo kaj Tuluzo. Pri ili zorgas maljunulino tre riĉa (Sinjorino Adelaide de Bonnefamille), kiu vivas feliĉe kun siaj katoj en granda domo de riĉa kvartalo. La sola alia persono en la domo estas la ĉefservisto, Edgar, viro ŝajne fidela kaj laborema.

Nek Dukino nek ŝia mastrino suspektas ke la ĉefservisto provas mortigi la katojn, ĉar ili estas en antaŭa loko en la testamento de la maljunulino: post ŝia morto la katoj ricevos la heredaĵon. En la okazo ke mortas la katoj, la tuta riĉaĵo irus al la manoj de Edgar.

Iutage la ĉefservisto ilin forlasas fore de ilia hejmo, por ke ili ne povu trovi la vojon reen kaj tiel la maljunulino kredu, ke ili mortis. Sed ili sukcesas reveni al la domo kun la helpo de Tomaso O'Malley, kato antaŭurba (senhejma). O'Malley enamiĝas al Dukino, kaj pro tio decidas helpi ŝin, kvankam li prenas sur sin grandan riskon. Helpas kelkaj amikoj de la vagabondo, ĵazaj muzikistoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefparolantoj redakti