The Audacity of Hope

The Audacity of Hope: Thoughts on Reclaiming the American Dream (Esperante: L'Aŭdaco del' Espero: Pensoj pri restaŭri la usonan revon) estas la dua libro skribita de tiama usona senatano Barack Obama. Ĝi estis la tria libro en la furorlisto de gazeto New York Times pri nefikciaj libroj en oktobro 2006. La libro prezentas la personan manifeston de Obama por lia kandidateco por la prezidenteca nomumo de la demokratana partio.

The Audacity of Hope
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Barack Obama
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato oktobro 2006
Eldonejo Crown Publishing Group
Ĝenro aŭtobiografio
Honorigoj Premio Grammy por la Plej Bona Albumo de Parolitaj Vortoj
vdr

Kiam Obama estis kandidato por la senato, li faris la komenc-paroladon ĉe la demokrat-partia kunveno de 2004, kies titolo estis "L'Aŭdaco de l' Espero", kiu puŝis lin al nacia konateco. Per malpli ol 20 minutoj bezonataj pro fari la alparolon Obama estis katapultita al tuja famo, pro kiu multaj analizistoj antaŭvidis, ke Obama povus esti en bona pozicio por eniri la prezidentan vetkuron. En 2006 Obama eldonigis L'Aŭdacon de l' Espero, libre longan rakonton, kiu ekspansiis multe de la temoj, kiujn li origine priparolis dum la kunvenparolo.