The Best Exotic Marigold Hotel

brita komedi-drama filmo de 1982

The Best Exotic Marigold Hotel (La plej bona ekzota hotelo Marigold) estas brita komedi-drama filmo de 2011, reĝisorita de John Madden. La scenaro, verkita de Ol Parker, estas bazita sur la romano These Foolish Things (Tiuj frenezaj aferoj, 2004) de Deborah Moggach. La filmo profitas el ĥorusa geaktoraro konstituita de Judi Dench, Maggie Smith, Bill Nighy, Tom Wilkinson, Penelope Wilton, kaj Dev Patel.[1]

The Best Exotic Marigold Hotel
filmo
Originala titolo The Best Exotic Marigold Hotel
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 24 feb. 2012, 15 mar. 2012, 30 nov. 2011, 3 maj. 2012
Ĝenro filma dramo, komedia filmo, samseksemeca filmo
Kameraado Ben Davis
Reĝisoro(j) John Madden
Produktisto(j) Graham Broadbent
Scenaro Ol Parker
Loko de rakonto AnglioĜajpuro
Muziko de Thomas Newman
Rolantoj Judi Dench • Bill Nighy • Penelope Wilton • Dev Patel • Celia Imrie • Ronald Pickup • Tom Wilkinson • Maggie Smith • Lillete Dubey • Tina Desai • Louise Brealey • Denzil Smith • Sara Stewart
Produktinta firmao Searchlight Pictures 
Participant Media 
Blueprint Pictures
IMDb
vdr

Ĝi estis produktorita de Participant Media kaj Graham Broadbent kun buĝeto de 10 milionoj de usonaj dolaroj. En januaro 2014, la kindistribua kompanio Fox Searchlight Pictures anoncis la produktadon de la sekvaĵa filmo The Second Best Exotic Marigold Hotel ankaŭ sub la reĝisorado de John Madden.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Grupo de maljunaj britoj veturas al Barato por ĝui emeritecon, allogitaj per la reklamado de la renovigita hotelo Marigold. Tamen, tio kion ili trafas je sia alveno tute estas nek tio kio la hotelo estis iam nek tio kion la britoj esperis. La administranto de la hotelo estas la juna entuziasma baratano Sonny Kapur (Dev Patel) estas fuŝa hotelestro kiu baraktas por solvi la problemojn kaj serĉi financadon por elteni la entreprenon.

Siaflanke dekomence, la novalvenintoj multe dubas pri ilia estonteco en la barata urbo kaj en la hotelo mem, sed kiam ili ekfaras novajn amikojn kaj realigas neatenditajn malkovrojn, konstatas, ke la vivo kaj eĉ la amo povas reaperi kiam ili sukcesas forgesi siajn pasintajn malsukcesojn.

Graham Dashwood (Tom Wilkinson) vivis junaĝe en tiu urbo kaj serĉas la amanton kiun li havis tiam post jardekoj sen kontaktoj. Evelyn Greenslade (Judi Dench) sukcesas trovi laborpostenon kiel konsilisto de barataj telefonistoj, sed ŝi estas tro maljuna kaj liaj konsilitoj tre junaj. Muriel Donnelly (Maggie Smith) devas kuraci sian vunditan talion, dum ŝi ankoraŭ devas uzi rulseĝon. Jean Ainslie (Penelope Wilton) kaj Douglas Ainslie (Bill Nighy) estas geedza paro kun tre fortaj malkonsentoj: ŝi malamas Baraton, dum li preferas resti; ktp.

Siaflanke la entuziasma Sonny Kapur suferas, ĉar lia patrino volas forvendi la hotelon kaj krome tute ne akceptas lian fianĉinon. Ĉu estos solvoj por tiom da problemoj?

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj kaj geaktoroj redakti

  • Judi Dench kiel Evelyn Greenslade.
  • Tom Wilkinson kiel Graham Dashwood.
  • Bill Nighy kiel Douglas Ainslie.
  • Penelope Wilton kiel Jean Ainslie.
  • Maggie Smith kiel Muriel Donnelly.
  • Ronald Pickup kiel Norman Cousins.
  • Celia Imrie kiel Madge Hardcastle.
  • Paul Bhattacharjee kiel Dro. Ghujarapartidar; lasta ludo de tiu aktoro antaŭ sia memmortigo en 2013.
  • Dev Patel kiel Sonny Kapur.
  • Lillete Dubey kiel Srino. Kapur
  • Tina Desai kiel Sunaina.

Referencoj redakti

  1. «“The Best Exotic Marigold Hotel” lands Judi Dench, Maggie Smith, Tom Wilkinson, Bill Nighy and Dev Patel» Arkivigite je 2015-02-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 14an de aŭgusto 2011 en Wayback Machine., artikolo en la retejo Collider. Konsultita la 7an de majo 2012.

Eksteraj ligiloj redakti