The Cricket on the Hearth

anglalingva novelo far Karolo Dickens, eldonita en 1845

The Cricket on the Hearth: A Fairy Tale of Home estas novelo de Charles Dickens, publikigita de Bradbury kaj Evans, kaj elsendita la 20an de decembro 1845 kun ilustraĵoj de Daniel Maclise, John Leech, Richard Doyle, Clarkson Stanfield kaj Edwin Henry Landseer.[1] Dickens ekverkis tiun libron ĉirkaŭ la 17a de oktobro 1845 kaj finis la 1an de decembro. Kiel ĉiuj "Kristnaskaj libroj" de Dickens, ĝi estis publikigita en formo de libro, ne kiel felietono.[2]

The Cricket on the Hearth
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a de decembro 1845
Eldonejo Bradbury and Evans
Ĝenro novelo
Loko de rakonto Londono
vdr

Dickens priskribis la novelon kiel "trankvila kaj hejma [...] senkulpa kaj bela."[2] Ĝi estas subdividita en ĉapitroj nomitaj "Chirps" (ĉirpaĵoj), simile al la "Quarters" (sonorilfrapoj) de The Chimes aŭ la "Staves" de A Christmas Carol. Ĝi estas la tria el la kvin "Kristnaskaj libroj" de Dickens, antaŭigita de A Christmas Carol (1843) kaj The Chimes (1844), kaj sekvita de The Battle of Life (1846) kaj de The Haunted Man and the Ghost's Bargain (1848).

Transportisto John Peerybingle vivas kun sia juna edzino Dot, ilia filo kaj ilia vartistino Tilly Slowboy. Grilo ĉirpas en la hejmo kaj agas kiel gardanĝelo por la familio. Iam mistera fremdulo venas viziti kaj ekloĝas en la hejmo de Peerybingle por kelkaj tagoj.

Referencoj redakti

  1. Kitton, Frederic G.. (1900) The Minor Writings of Charles Dickens. Londono: Elliot Stock, p. 48.
  2. 2,0 2,1 Schlicke, Paul (1999). Oxford Reader's Companion to Dickens. Oxford University Press. ISBN 0-19-866253-X.