The Da Vinci Code (filmo)

The Da Vinci Code (Esperante: La Da Vinĉi-a Kodo) estas usona filmo de Ron HOWARD aperinta en kinejoj la 19-an de majo 2006.

La Da Vinĉi-a Kodo
Fotopiedo
Fotopiedo
filmo
Originala titolo The Da Vinci Code
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla, Franca
Kina aperdato 17-a de majo 2006 (Francio)
Daŭro ???
Ĝenro Polico
Kameraado Salvatore Totino
Buĝeto 125.000.000 USD
Reĝisoro(j) Ron Howard
Produktisto(j) Brian Grazer, John Calley
Scenaro Dan Brown, Akiva Goldsman
Laŭ la verko de Dan Brown
Filmita en Francio, Britio, Italio
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Hans Zimmer
Rolantoj Tom Hanks • Audrey Tautou • Ian McKellen • Paul Bettany • Jean Reno • Alfred Molina • Jean-Pierre Marielle • Marie-Françoise Audollent • Jürgen Prochnow • Agathe Natanson • Denis Podalydès • Étienne Chicot • Hugh Mitchell • Jean-Yves Berteloot • Seth Gabel • Xavier de Guillebon • David Saracino • Tonio Descanvelle • David Bark-Jones • Francesco Carnelutti
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ???
Produktinta firmao Sony Pictures Entairtainment (Japanio), Imagine Entairtainment (Usono)
Distribuo Sony Pictures, Colombia Pictures
IMDb
vdr

La filmo estas la adapto de la sukcesega libro The Da Vinci Code de Dan Brown. Ĝi estas tre kompleksa rakonto parte farita laŭ la vivo de Leonardo da Vinci. Pluraj scenoj okazas en la muzeo Luvro.

La rajtoj de la historio estis akiritaj kontraŭ ses milionoj de dolaroj.

La filmadon oni volis komenci dum Majo de la jaro 2005 sed kelkaj problemoj malfruigis ĝin ĝis la lasta tago de Junio.

La katolika eklezio kelkfoje insistis, ke la kreantoj de la filmo enmetu en la komencon klaran noton, ke temas pri plene elpensita historio. Tamen tia noto de Sony Films ne estis enmetita. Rezulte, la katolikaj aŭtoritatoj alvokis samkredanojn malagnoski montron de la filmo, kiu, laŭ Vatikano, perversigas instruon de kristanismo.

Ĉefrolantoj redakti

Kuriozaĵoj redakti

Bill Paxton estis elektita unue por la ĉefa rolo sed li ne povis akcepti ĝin pro kalendara kialoj. Russell Crowe kaj aliaj famaj aktoroj ankaŭ estis en la penso de la reĝisoro sed finfine, la rolo de Robert Langdon estis por Tom Hanks.

Audrey Tautou pensis ke ŝi estis tro juna por Tom Hanks sed la reĝisoro, kiu ĉiam volis ke Sophie estus ŝi, konvinkis ŝin. Tamen estis malfacila pruvi ŝi por la rolo ĉar Audrey ĉiam estis okupita.

La kreinto de la televida serio "24" volis adapti la historion por la serio. Dan Brown malakceptis tian oferon ĉar li volis filmon.