The Enemy Below [La Malamiko Sube] estas filmo pri Dua Mondmilito produktita en 1957 de DeLuxe Color en CinemaScope. Ĝi rakontas batalon inter usona destrojero kaj germana submarŝipo dum la mondmilito. La aktoroj Robert Mitchum kaj Curt Jürgens rolas la usonan kaj germanan komandantojn respektive. La filmo estis reĝisorita kaj produktita de Dick Powell. La filmo estis bazita sur romano de Denys Rayner, brita mararmea oficisto implikita en kontraŭ-submarŝipa militado je la Batalo de Atlantiko.

The Enemy Below
filmo
Originala titolo The Enemy Below
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1957, 22 dec. 1957, 25 dec. 1957, 17 jan. 1958
Ĝenro milita filmo, filma dramo, agfilmo
Kameraado Harold Rosson
Reĝisoro(j) Dick Powell
Produktisto(j) Dick Powell
Scenaro Wendell Mayes
Muziko de Leigh Harline
Rolantoj Robert Mitchum • Curd Jürgens • Theodore Bikel • David Hedison • Frank Albertson • Kurt Kruger • Biff Elliot • Doug McClure • Kurt Kreuger • Russell Collins • David Blair
Produktinta firmao 20th Century Studios
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bonaj Specialaj Efektoj • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Influoj redakti

La epizodo "Balance of Terror" (1966) de Star Trek estas proksime bazita sur ĉi tiu filmo, kun la USS Enterprise agante kiel la destrojero kaj la Romulana kosmoŝipo, uzante nevideblilo kiel la submarŝipo.

La televidserio Voyage to the Bottom of the Sea ne nur bazigis sian epizodon "Killers of the Deep" en la filmo, sed ankaŭ reuzis grandajn kvantojn de bildoj de ĝi. Ankaŭ David Hedison (tiam uzante artnomon Al Hedison), kiu ludis Leŭtenanton Ware, la administran oficiron de la Destrojero "Haynes", ludis kapitanon Lee Crane de la USOS Seaview.

La filmo ankaŭ estas citita je Crimson Tide kaj Speed 2: Cruise Control dum la 1990-aj jaroj.