The Fugitive (angle: "La fuĝulo") estas usona drama televidserio kreita de Roy Huggins. Ĝi estis produktita de QM Productions kaj de United Artists Television. Ĝi estis elsendita pere de kanalo ABC el septembro 1963 al aŭgusto 1967. David Janssen stelulis kiel Dro. Richard Kimble, kuracisto kiu estis erare akuzita de la murdo de sia edzino kaj kondamnita al mortopuno. Survoje al la mortokoridoro, la vagonaro de Dro. Richard Kimble elreliĝis, kio ebligis lian fuĝon kaj lian serĉadon tra la tuta lando de la reala murdisto (ludita de Bill Raisch). Samtempe, Dro. Kimble estis ĉasserĉata de la aŭtoritatoj, ĉefe fare de la Policano Philip Gerard (Barry Morse).

The Fugitive
televida serio
Originala titolo The Fugitive
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro crime television series, aventura televida serio
Aktoroj David Janssen • Barry Morse
Muziko de Bernhard Kaun
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 120
Daŭro sen reklamoj 47
Elsendo
Elsendita 17 sep. 1963 – 29 aŭg. 1967
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr
The Fugitive, 1963–1967 (fina epizodo).

The Fugitive estis elsendita dum kvar sezonoj, kaj oni produktis totalon de 120 epizodoj 51-minutaj. La unuaj tri sezonoj estis filmitaj blankanigre, dum la fina sezono estis filmita tutkolore.[1]

The Fugitive estis nomumita por kvin premioj Emmy kaj ricevis la Emmy por Elstara Drama Serio en 1966.[2] En 2002, ĝi estis rangigita en la numeron 36an de TV Guide's 50 Greatest TV Shows of All Time. TV Guide nomis la realan murdiston la numeron 5an en sia listo de 2013 de la plej aĉaj malbonuloj de ĉiu tempo.

Filmo (1993) redakti

En 1993, la rakonto estis refarita al kinofilmo samnoma, kun ĉefroluloj Harrison Ford kaj Tommy Lee Jones.

Notoj redakti

  1. Harris, Jay S. (editor) (1978). TV Guide: The First 25 Years. New York: New American Library. p. 123. ISBN 0-452-25225-3.
  2. Nominations Search | Television Academy. Arkivita el la originalo je 2017-08-26. Alirita 2019-04-12.