The Glasgow Looking Glass

The Glasgow Looking Glass (La Glasgova spegulo) estis la unua amas-produktita publikaĵo kiu rakontas historiojn uzante ilustraĵojn, kaj tiele ĝi estas rigardita kiel la plej frua komiksa gazeto. La fina numero estis publikigita en la 3a de Aprilo 1826.[1]

The Glasgow Looking Glass
bildliteraturo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Publikiga historio redakti

La gazeto estis publikigita de la glasgova lithografia presisto John Watson[2] kaj ties ĉefa bildostria ilustristo estis William Heath. La kvara numero enhavis la epizodon Historio de mantelo, ties unua bildostrio. Post la kvina numero, la titolo estis ŝanĝita al The Northern Looking Glass (La norda spegulo) por kongrui kun pli mallarĝa skota aferaro.

Enhavo redakti

La duonmonata publikaĵo havigis satirajn notetojn de la Glasgova socio, la Brita kulturo kaj la modoj de la 19-a jarcento. Kelkaj novaj konceptoj estis la uzado de la nune tiom konata termino "daŭrigota" kaj la parolvezikoj.

Referencoj redakti

  1. Stewart-Robertson, Tristan (24a de Junio 2013). "World's first comic book from Glasgow in spotlight". The Scotsman. [1] Arkivigite je 2018-01-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 30an de Majo 2015.
  2. The Glasgow Looking Glass. University of Glasgow. Alirita 30a de Majo 2015.