The Jeffersons

televida serio


The Jeffersons estas usona situacia komedio. CBS telesendis ĝin ekde la 18a de januaro 1975 al la 25a de junio 1985. The Jeffersons estas la plej longa televida serio en usona historio kun plejparta afrik-usonana rolularo.

The Jeffersons
Dosiero:The Jeffersons Sanford Hemsley Evans 1974.jpg, Jeffersons moving 1974.JPG, Franklin Cover and Judy Landers.jpg
televida serio
Originala titolo The Jeffersons
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro American television sitcom
Reĝisoro Oz Scott, Jack Shea, Tony Singletary
Aktoroj Sherman Hemsley • Isabel Sanford • Marla Gibbs • Roxie Roker • Franklin Cover • Mike Evans • Berlinda Tolbert • Zara Cully • Damon Evans • Jay Hammer • Paul Benedict
Amplekso
Sezonoj 11
Epizodoj 253
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 18 jan. 1975 – 25 jun. 1985
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La lokalo de la serio estis kutime la apartamento de la Jeffersons en Manhatano, komunumo de Novjorko. La Jeffersons transloĝigis tie de Kvinzo kie ili estis najbaroj de la Bunkers de la televida serio All in the Family.

Roluloj redakti

  • George Jefferson (Sherman Hemsley) – la posedanto (kun lia edzino) de ĉeno de purigistejoj.
  • Louise Jefferson (Isabel Sanford) – la edzino de George. Ŝi ofte laboras en komunumejo. George ofte nomas ŝin “Weezie”.
  • Lionel Jefferson (Mike Evans, Damon Evans) – la filo de George kaj Louise. Li estas inĝeniero.
  • Olivia Jefferson (Zara Cully) – la patrino de George, ofte nomis “Mother Jefferson” (Esp: Patrino Jefferson). Estas malakordo inter Olivia kaj Louise. Ŝi mortis je la kvara jaro de la serio.
  • Tom Willis (Franklin Cover) – eldonisto, kiu loĝas supre. George ofte nomas Tom “honky”, rasisma malklaro.
  • Helen Willis (Roxie Roker) – la edzino de Tom, kaj amiko de Louise. Helen estas afrik-usonana kaj Tom estas blankula. George ofte nomas ilin “zebras” (Esp: zebroj), rasisma malklaro.
  • Jenny Willis (Berlinda Tolbert) – la knabino de Tom kaj Helen Willis, kaj la fianĉino (kaj poste edzino) de Lionel Jefferson.
  • Harry Bentley (Paul Benedict) – la brita najbaro de la Jeffersons. Li laboras ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kial tradukisto. Li parolas plurajn lingvojn, inkluzive la rusan.
  • Florence Johnston (Marla Gibbs) – la sarkasma servistino de la Jeffersons. Ŝi ofte humiligas George, sed la du efektive zorgas por si reciproke.

Aliaj aktoroj redakti