The Legend of Zelda

videoludfranĉizo publikigita fare de Nintendo

The Legend of Zelda (ゼルダの伝説 Zeruda no Densetsu?, el la angla, signifanta "La Legendo de Zelda") estas videoludo-serio de Nintendo kreita de Shigeru Miyamoto en 1986. La ludoj ofte okazas en la regno Hyrule, enhavante ecojn de aventuro, agado kaj rolludo.

The Legend of Zelda
Disvolvo Nintendo
Eldoninto Nintendo
Platformo Game Boy Advance
Ĝenro science fantasy video game
vdr

Traduko de la Misio el la Angla Lingvo redakti

Antaŭ multaj jaroj la princo de mallumeco, Ganon, ŝtelis pecon, kiu havas potencon, de la Trajforso. Princino Zelda havis pecon, kiu havas saĝecon, de la Trajforso. Ŝi dividis ĝin en 8 pecetojn, ĉar ŝi volis kaŝi ĝin de Ganon antaŭ ol ŝi estis kaptita. Link, iru kaj trovu la 8 pecetojn por savi ŝin.[1]

Trarigardo redakti

La ĉefrolulo estas la juna heroo Link, kies tasko estas savi la regnon, la princinon (Zelda) kaj protekti la Triforce, objekto lasita de la tri diinoj kreintaj la mondon, kiu povas realigi ĉiun ajn deziron — se bona homo ekhavas ĝin, ĝi pacigas kaj harmoniigas la mondon; se malbona homo ekhavas ĝin, la mondo kaosiĝas). Ofte tra la historio de Hyrule, malbonuloj penas preni la Triforce, do Link devas haltigi ilin kaj redoni pacon al Hyrule.

Historio de videoludoj redakti

Fikcia kronologio redakti

La kronologio de La Legendo de Zelda serio ofte estis temo de diskuto ĝis Nintendo maltenis la libron Hyrule Historia, kiu montris la oficialan kronologion pro la dudek kvina datreveno de la serio. Laŭ Hyrule Historia, la kronologio trie splitigas poste la eventoj de La Legendo de Zelda: Okarino de Tempo (The Legend of Zelda: Ocarina of Time), kio estas kronologie la kvara ludo. Tiu splito rezultas en egaj diferencoj pri la historio de Hajrulio. Laŭ la libro, la historio de Hajrulio estas apartiga en eraoj. La eraoj estas:

La Erao de Kreado

Laŭ legendoj, la mondo ne ekzistas ĝis la tri oraj diinoj (Dino, Nejruo kaj Faroruo) kunlaboris krei ĝin. La tri diinoj reprezentas kaj faris diferencaj aĵoj: Dino (Din), la diino de potenco, kun ŝiaj fortaj, flamaj brakoj, ŝi moldis la grundon kaj kreis la ruĝan teron; Nejruo (Nayru), la diino de saĝo, verŝas ŝian saĝon je la tero kaj kreis la juro por la mondo; kaj Faroruo (Farore), la diino de kuraĝo, kun ŝia ega animo naskis la vivaĵojn kiu subtenas la juron de Nejruo. Poste, ili lasis potencan objekton, la Triforto, kaj foriris la mondon.

La Erao de la Diino Hajlia
La Ĉiela Erao
La Erao de Kaoso
La Erao de Prospero
La Erao de la Forto
La Erao de la Heroo de Tempo

La malvenka kronologio redakti

La Erao de Lumo kaj Mallumo
La Ora Erao
La Malkreska Erao

La infanaĝa kronologio redakti

La Erao de Krepusko
La Erao de Ombro

La plenkreska kronologio redakti

La Erao sen Heroo
La Erao de la Ega Maro
La Erao de la Ega Vojaĝo
La Erao de la Renaskiĝo de Hajrulio