The London Gazette

The London Gazette (esperante "Gazeto de Londono") estas la plej malnova ekzistanta brita gazeto. Ĝia unua eldono datiĝas de la 7-a de novembro 1665, kaj la gazeto ekde tiam eldoniĝis seninterrompe. Ĝi hodiaŭ konsistigas la oficialan gazeton de la Unuiĝinta Reĝlando, kaj do devige raportas pri certaj leĝoj. La London Gazette ne estas kutima gazeto, ĉar ĝi ne okupiĝas pri la plej diskutitaj eventoj, kaj ĝi havas nur malgrandan dissendon.

The London Gazette
taggazeto • oficiala gazeto

Posedata de Brita registaro vd

Retejo https://www.thegazette.co.uk
vdr
London Gazette, ĉefpaĝo de la eldono de la 3-a-10-a de septembro, pri la granda incendio de Londono.

La London Gazette estas nuntempe eldonita ĉiutage, escepte de la sabato, de la dimanĉo kaj de la ferioj.