The Mary and Dorothy

The Mary and Dorothy estas nomo de facila angla kampardanco, ĉi tie donite kiel ekzemplo de la formo el tiuj dancoj nomiĝantaj Longway for as many as will, kaj progreso per duple minor set (vd la klarigojn pri la fakterminaro en la artikolon Anglaj kampardancoj

Muziko: A (8) A (8) B (12), plurfoje

Skemo de la duple minor set:

Ino1 Ino2

"supren" ..........."malsupren"

Vir'1 Vir'2

(Ino1 kaj Viro 1 konsistigas paron, ili estas partneroj, Ino1 kaj Viro 2 estas kontraŭpartneroj.) - La paroj “1” (po unu en ĉiu duple minor set) faras set and turn (8 pulsoj) , la set antaŭeniĝante, dum la turn ili reiras al siaj lokojn. - La du paroj faras dekstramanan rondiron, kaj faras plenan cirklon clockwise (8pulsoj) - La viroj « 1 » kondukas sian partneron "malsupren" de la duple minor set per duoblaĵo (lead down), ili revenas sammaniere (lead up) kaj per cast dum tria duoblaĵo iras sur la lokon de la paro 2 dum la paro 2 glitas sin al la loko de la paro 1 (progreso). (la tuto 12 pulsoj)

Kaj denove

Tial la paroj 1iras “malsupren” la paroj 2 iras “supren”. Kiam paro alvenas en fino de la longway, ili restas senage dum unu vico, kaj reiras la postan vicon returndirekte, t.e. ŝanĝinta da naturo, la 1 iĝinte 2 kaj la du iĝinte 1.