The Rime of the Ancient Mariner

The Rime of the Ancient Mariner (en Esperanto La poemo de la maljuna maristo, origine The Rime of the Ancyent Marinere) estas la plej longa poemo de la angla poeto Samuel Taylor Coleridge, verkita en 1797–98 kaj publikita en 1798 en la unua eldono de Lyrical Ballads. Modernaj eldonoj uzas postan reviziitan version presitan en 1817 kiu inkludas gloson. Kun aliaj poemoj de Lyrical Ballads, ĝi estis signala ŝanĝo al moderna poezio kaj al komenco de la brita romantika literaturo.

La Maristo ĉe masto dum ŝtormo. Unu el la lignogravuraĵoj fare de Gustave Doré.

Resumo redakti

 
The Rime of the Ancyent Marinere (eldono de 1798)


The Rime of the Ancient Mariner (eldono de 1800)


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.

The Rime of the Ancient Mariner rakontas la esperton de maristo kiu estis reveninta el longa marveturo. Tiu maristo haltigas homon kiu estas survoje al nupto, sed dum la rakonto interesiĝas kaj restas. La maristo miksas la malfacilojn de la ŝipanaro pro aĉa vetero ĉe Antarkto kaj tiomo pro malbonaj aŭguroj, kiam li estis pafmortinta albatroson.

 
Gravuraĵo de Gustave Doré por la eldono de 1876 de la poemo. "The Albatross," prezentas 17 maristojn ĉe albatroso. Videblas pendoglacioj.

En popola kulturo redakti

La rokbando Iron Maiden verkis 13-minutan kanzonon en 1984 ( albumo " powerslave") kiu enhavas eltiraĵojn el la poemo kaj saman titolon.

Literaturo redakti

  • Gardner, Martin, The Annotated Ancient Mariner, New York: Clarkson Potter, 1965; Represita de Prometheus Books, 19??, ISBN 1-59102-125-1
  • John Livingston Lowes, The Road To Xanadu - A Study In The Ways Of the Imagination, Houghton Mifflin, 1927
  • Scott, Grant F. "'The Many Men so Beautiful': Gustave Doré's Illustrations to 'The Rime of the Ancient Mariner,'" Romanticism 16.1 (2010): 1-24.