The Spoilers (filmo, 1942)

The Spoilers estas usona vakera filmo de 1942 reĝisorita de Ray Enright en kiu stelulis Marlene Dietrich kaj John Wayne. La agado okazas en Nome (Alasko) dum la Nomea Orimpetego, kun Marlene Dietrich kiel Cherry Malotte, Randolph Scott kiel Alexander McNamara, kaj John Wayne kiel Roy Glennister, kaj ĝi finas per spektakla salontrinkeja pugnobatado inter McNamara kaj Glennister.

The Spoilers
filmo
Originala titolo The Spoilers
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1942
Ĝenro vakera filmo, filma dramo, komedia filmo, agfilmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Milton Krasner
Reĝisoro(j) Ray Enright
Produktisto(j) Frank Lloyd
Scenaro Tom Reed
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto Alasko
Muziko de Hans J. Salter
Rolantoj Marlene Dietrich • Randolph Scott • John Wayne • Margaret Lindsay • Harry Carey • Richard Barthelmess • Samuel S. Hinds • Russell Simpson • William Farnum • Harry Cording • Richard Cramer • Lloyd Ingraham • Glenn Strange • John Elliott • Charles Halton • George Cleveland • Irving Bacon • Willie Fung • Marietta Canty • Bud Osborne • William Haade • Robert W. Service • Harry Woods
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

The Spoilers estis adaptita al kinarto fare de Lawrence Hazard el samnoma romano de 1906 de Rex Beach. Aliaj kinaj versioj aperis ankaŭ en 1914, 1923 (kun Noah Beery Sr. kiel McNamara kaj Anna Q. Nilsson kiel Malotte), 1930 (kun Gary Cooper kiel Glennister kaj Betty Compson kiel Malotte; tiu estas la nura fojo en kiu Gary Cooper kaj John Wayne ludis la saman rolon en du malsamaj filmoj), kaj 1955 (kun Anne Baxter kiel Malotte, Jeff Chandler kiel Glennister, kaj Rory Calhoun kiel McNamara). Marlene Dietrich, Randolph Scott, kaj John Wayne aperis kune tiun saman jaron ankaŭ en filmo nome Pittsburgh. Scott estis listigita super Wayne en ambaŭ filmoj, kvankam la rolo de Wayne estis pli granda kaj pli grava en ambaŭ, ne nur ĉar Scott estis stelulo dum multe pli longa tempo, sed ankaŭ ĉar li estis kontraktita kun Universal, dum Wayne estis pruntita el Republic.

La fama poeto Robert W. Service (eksterliste) ludas la rolon The Poet (la poeto, en la foto kun Marlene Dietrich), fikciigita versio de si mem.[1]

La filmo estis nomumita por Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Arta Direktado (John B. Goodman, Jack Otterson, Russell A. Gausman kaj Edward Ray Robinson).[2]

Notoj redakti

  1. "Extended Biography," Arkivigite je 2019-06-02 per la retarkivo Wayback Machine RobertWService.com, 21a de julio, 2003, 4. Web, Alirita la 2an de junio 2019.
  2. "NY Times: The Spoilers". NY Times. Alirita la 2an de junio 2019.