The Street (Derbyshire)

The Street (esperante: La Strato) estas la mezepoka nomo de la romia vojo kiu iris tra Distrikto Peak en Derbyshire de la banurbo de Buxton (latine: Aquae Arnemetiae) sud-okcidenten al nuna Derby. La linio de la vojo povas esti spurata el postrestantaj elstaraĵoj, konfirmitaj de arĥeologio, de Buxton ĝis fora Carsington, kie estis romia setlejo. Oni opinias[1] ke de Carsington la vojo iris orienten al Wirksworth kaj tie aliris pli malnovan first-vojon kiu povas esti spurata al la norda suburbo de Derby, ne malproksime de Derventio (Little Chester), la loko de la romia setlejo de Derventio.

La romianoj konstruis farmobienojn apud la strato, por nutri soldatojn kaj kreskantan popolamason en la areo. Restaĵoj de farmo estis trovitaj apud Minninglow.[2]

Bibliografio redakti

  • M. Brassington, "The Roman roads of Derby" en Derbyshire Archaeological Journal vol. 101 (1981) pp. 88–92
  • G. Guilbert, K. Challis, "Excavations across the supposed line of 'the Street' Roman road south-east of Buxton, 1991" in Derbyshire Archaeological Journal vol. 113 (1991) pp. 45–60
  • J. Lomas, "Problems of the Roman Road between Buxton and Little Chester, Derby" en Derbyshire Archaeological Journal vol. 78 (1958)
  • W. Smithard, "The Roman Road between Little Chester and Minninglow" en Derbyshire Archaeological Journal vol. 46/47 (1910)

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti