Richard F. Outcault estis ne la unua sed almenaŭ ja unu el la unuaj pioniroj kiuj publikigis bildliteraturon en usonaj gazetoj jam en la fino de la 19-a jarcento.

The Yellow Kid
bildostrio
Aŭtoroj
Aŭtoro Richard F. Outcault
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
vdr
The Yellow Kid.

Bildoj de Outcault de la 2a de Junio, 1894, montris grand-orelan, senharan stratoknabon en kitelo. Tiu knabo aperis kolore la unuan fojon la 5an de Majo en strio titolita "At the Circus in Hogan's Alley". De tiam ĝi estis kolora kaj nomiĝis Mickey Dugan. La 5an de Januaro la kitelo de Mickey aperis brilflava. Li iĝis tuj la stelulo de la strio kaj iĝis konta kiel The Yellow Kid (flavulo), kaj la teksto de la dialogo aperis sur lia flava kitelo. La stripo tuj akiris popularecon kaj komercan sukceson (por la gazeto sed ne por la aŭtoro mem). Tio kondukis al alia gazetoj same publikigi similajn striojn, kaj tiele the Yellow Kid estas konsiderata pioniran mejloŝtonon en la disvolvigo de la bildliteraturo kiel amaskomunikilo.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Harvey 2016.

Bibliografio redakti

  • Canemaker, John (2005). Winsor McCay: His Life and Art (Reviziita eld.). Abrams Books. ISBN 978-0-8109-5941-5.
  • Harvey, R. C. (2016-06-09). "Outcault, Goddard, the Comics, and the Yellow Kid". The Comics Journal. Fantagraphics Books. Arkivita el la originalo en 2016-06-12. Alirita en 2016-06-12.