Theatrum Orbis Terrarum

Theatrum Orbis Terrarum (ankaŭ Ortelius-Maparo) validas kiel la unua moderna kaj ankaŭ unua komerce sukcesa maparo.

Theatrum Orbis Terrarum
skribita verko • atlaso • kartografia verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Abraham Ortelius
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 20-a de majo 1570
vdr
Frontpaĝo de Theatrum Orbis Terrarum, 1571

La maparo redakti

 
Typus Orbis Terrarum, mondmapo el 1570

La maparo, kiun publikigis Abraham Ortelius kaj financis Gillis Hooftman (bankisto kaj ŝipepikisto el Antverpeno), estis unuafoje presata la 20-an de majo 1570 en Antverpeno. Ĝi konsistas el kolekto da mapoj, kiujn kompletigas tekstoj libroforme binditaj. Post la unu apero de Theatrum Orbis Terrarum Ortelius priverkis kaj pliampleksigis la maparon en regulaj tempospaco kaj eldonis ĝis laŭ diversaj formatoj plurfoje ĝis sia morto en la jaro 1598. Pro tio kaj pro pli malfruaj priverkaĵoj la amplekso de la maparo kreskis de origine 70 mapoj kaj 87 bibliografiaj referencoj al 167 mapoj kaj 183 referencoj en la 31-a eldono aperinta en 1612.

La Ortelius-Maparo estas rigardebla kiel kompilaĵo de la kartografia scio de la 16-a jarcento. La maparo jam siatempe estis tre avidata, nur en la aperjaro oni presis kvar eldonojn. Multaj le la mapoj de la maparo baziĝas sur fontoj, kiuj aŭ ne plu ekzistas aŭ estas tre maloftaj. Ortelius aneksis al la maparo unikan fontaron kun la nomoj de la siatempaj kartografiistoj.

En la lasta eldono de 1624 ankaŭ troviĝas la Tabula Peutingeriana en la anekso. Tiu ĉi estis farita en 1598 kaj validas kiel plej bona reproduktaĵo de ĉi tiu mapo, pli bona ol la originalo, kiu intertempe suferis difektiĝojn.[1]

Sekvo redakti

Civitates Orbis Terrarum (urboj de tutmondaj teroj) estis eldona projekto planita kiel komplemento al la tutmonda atlaso de Abraham Ortelius, Theatrum Orbis Terrarum (1570), kiu iĝis la plej kompleta kolekto de panoramaj vidaĵoj, mapoj kaj tekstaj komentoj pri urboj publikita dum la Moderna Epoko.

Eksteraj ligiloj redakti

Kelkaj mapoj detale:

Vidu ankaŭ pluan ĉe Abraham Ortelius: Eksteraj ligiloj

Referencoj redakti