Theodoros Katsanevas

(Alidirektita el Thedoros Katsanevas)

Theodoros KATSANEVAS, greke Θεόδωρος Κατσανέβας (naskiĝis la 13-a de marto 1947 en Ateno - 8-an de majo 2021), estis greka politikisto. Li estis parlamentano de la socialdemokrata PASOK-partio en 1989-2004. En majo 2013 li fondis la partion Drakmo Greka Demokratia Movado Kvin Steloj kiu postulas la reenkondukon de la greka monunuo drakmo.

Theodoros Katsanevas
Θεόδωρος Κατσανέβας
Persona informo
Θεόδωρος Κατσανέβας
Naskiĝo 13-an de marto 1947 (1947-03-13)
en Ateno
Morto 8-an de majo 2021 (2021-05-08) (74-jaraĝa)
en Ateno
Mortis per COVID-19 vd
Etno grekoj vd
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Universitato de Pireo • Universitato de WarwickLondona Lernejo de Ekonomiko vd
Partio Drakmo Greka Demokratia Movado Kvin Steloj
Familio
Edz(in)o Sofia Papandreou vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto • universitata instruisto • ekonomikisto vd
Laborkampo laborekonomiko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katsenavas famiĝis internacie en januaro 2014 ĉar li komencis juran proceduron kontraŭ greka vikipediisto. La vikipediisto estis skribinta en la koncerna artikolo en la greka konatan okazon el la persona historio de Katsenavas. La bopatro, nome la eksa ĉefministro Andreas Papandreu, diris en sia testamento pri Katsenavas ke tiu estas 'hontindaĵo por la familio'.[1]

Piednotoj redakti

  1. Gulli.com: Politiker verklagt Wikipedia-Autor auf 200.000 Euro Arkivigite je 2014-02-20 per Archive.today, laste vidita je la 20-a de februaro 2014.