Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Theo SANDFORT (naskiĝis en Harlemo, Nederlando, la 3an de januaro 1953) estas socia psikologo nederlanda, scienca esploristo ĉe la Centro HIV por Klinikaj kaj Kondutaj Studoj kaj Titulara Profesoro de Klinikaj Sociomedicinaj Sciencoj (en Psikiatrio) ĉe la Kolumbia Universitato. Li gajnis sian licencion en Socia Psikologio ĉe la Katolika Universitato de Nimego, Nederlando, kaj doktoriĝis pri Sociaj Sciencoj ĉe la Universitato Utrecht, Nederlando. Antaŭe li estis Prezidanto de la Interfaka Departemento de Lesbaj kaj Gejaj Studoj de la Universitato Utrecht, Nederlando, kaj Direktoro de la Esplora Programo "Diverseco, Vivstiloj kaj Sano" ĉe la Nederlanda Instituo de Socia Esplorado Seksologia. Li estas eks-prezidanto de la Nederlanda Societo de Seksologio kaj nuntempe li estas la Prezidanto de la Internacia Akademio de Seksa Esplorado. Li apartenas al la direkta komitato de pluraj akademiaj gazetoj pri sekseco.

Theo Sandfort
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1953 (1953-01-03) (71-jaraĝa)
en Harlemo
Lingvoj anglanederlanda
Okupo
Okupo psikologo
vdr

D-ro Sandfort efektivigis multajn bazajn kaj aplikitajn empiriajn esplorojn en la kampo de la sekseco kaj sano. Koncerne esplorajn metodojn li estas specialigita kaj en kvantaj kaj kvalitaj alproksimiĝoj. Li partoprenis kaj en grand- kaj en malgrand-skalaj studoj, dediĉitaj al studado de seksaj kondutoj kaj sintenoj, identigado de kondutaj determinantoj en sano, taksado de bezonoj, taksado de intervenoj de la amaskomunikiloj kaj malgrandskale koncerne sanon kaj identigo de epidemiologio en mensaj perturboj. En sia aplikita esplorado li ŝatas helpi por identigi la bazajn esplorajn bezonojn de profesiaj organizaĵoj kaj stimuli la aplikadon de la rezultoj de la esplorado. Liaj nunaj esploraj interesoj fokusiĝas sur seksa sano, seksa disvolviĝo kaj samseksemo. Stimulante la komprenadon de diversaj problemoj pri sano, lia ĉefa celo estas kontribui por sano kaj bonstato, speciel rilate al sekseco kaj seksa orientiĝo.

Elektitaj verkoj redakti

  • Sandfort, Th. G. M., Graaf, R. de, Bijl, R. V. & Schnabel, P. Same-sex sexual behavior and psychiatric disorders: Findings from the Netherlands Mental Health Survey and Incidence Study (NEMESIS). Archives of General Psychiatry 58 85-91 2001
  • Sandfort, T. G. M., & Ehrhardt, A. A. Sexual health: A useful public health paradigm or a moral imperative? Archives of Sexual Behavior 33 181-187 2004
  • Sandfort, Th. G. M. & Keizer, M. de Sexual problems in gay men: An overview of empirical research. Annual Review of Sex Research 12 93-120 2001
  • Stulhofer, A., & Sandfort Th.G.M. (Eds.) Sexuality and gender in post-comunist Eastern Europe and Russia. Haworth Press Nov-Jorko en gazetaro
  • Sandfort, Th. G. M., Schuyf, J., Duyvendak, J. W., & Weeks, J. (Eds.) Lesbian & Gay Studies: An Introductory, Interdisciplinary Approach Sage Londono, Britio 2000
  • Sandfort, Th. G. M., & Rademakers, J. (Eds.) Childhood Sexuality: Normal Sexual Behavior and Development Haworth Press Nov-Jorko 2000
  • Sandfort, Th. G. M. (Ed.) The Dutch response to HIV: Pragmatism and consensus UCL Press Londono, Britio 1998
  • Hubert, M. C., Bajos, N., & Sandfort, Th. G. M. (Eds.) Sexual behaviour and HIV/AIDS in Europe. UCL Press Londono, Britio 1998
  • Schiltz, M. A. & Sandfort, Th. G. M. HIV-positive people, risk and sexual behaviour. Social Science and Medicine 50 1571-1588 2000
  • Dodge, B., Reece, M., Cole, S. L., & Sandfort, T. Sexual compulsivity among heterosexual college students Journal of Sex Research en gazetaro