Theodor Escherich (naskiĝis la 29-an de novembro 1857 en Ansbach, Germanio; mortis la 15-an de februaro 1911 en Vieno, Aŭstrio) estis germana-aŭstra kuracisto specialiĝinta pri pediatrio (kuracado de infanoj) kaj bakteriologio. Li estis profesoro en la universitatoj de Munkeno, Graz kaj Vieno. Plej konata esploro de li estis la trovo kaj unuafoja detala priskribo de la bakterio Escherichia coli (E. coli), kio en 1919 ricevis sian nomon laŭ li.

Theodor Escherich

Vivo redakti

Theodor Escherich ekstudis medicinon en 1876 en Strasburgo, tiutempe apartenanta al la Germana Regno, kaj en 1881 tie doktoriĝis pri medicino. En 1822 li iĝis asistanta kuracisto en la malsanulejo Julius-Hospital en Würzburg. Pro epidemio de ĥolero 1884 en Napolo, Italio, kies pacientojn li helpis terapii, lia intereso pri bakteriologio pliprofundiĝis. Samjare li prezentis novan metodon pri laboratoria ekzameno de beba fekaĵo.

En 1890 li iĝis profesoro pri pediatrio en la universitato de Graz en Aŭstrio. En 1902 li iĝis profesoro pri pediatrio en Vieno kaj iĝis ĉefkuracisto de la tiuurba malsanulejo St. Anna Kinderspital. Aparte konata li iĝis dum la sekva jaro 1903, kiam li iniciatis la asocion "beba protekto" (germanlingve Verein „Säuglingsschutz“) kaj ekis grandan informan kampanjon favore al mamnutrado.

Ok jarojn post lia morto, en 1919 en Vieno la strato Escherichgasse estis nomata laŭ li, kaj samjare - kiel supre menciite - la de li trovata grupo de bakterioj ricevis sian nomon laŭ lia familia nomo. Jam antaŭe, en 1906, li estis honorigita per la titolo de "imperia konsilisto" de Aŭstrio-Hungario (germane kaiserlich-königlicher Hofrat).

Literaturo redakti

  • Barbara A. Oberbauer: Theodor Escherich - Leben und Werk (germane: "Theodor Escherich - vivo kaj verkaro". FAC, volumo 11,3. Eldonejo Futuramed, Munkeno 1992, ISBN 3-923599-66-8
  • Theodor Hellbrügge (eld.) kaj aliaj: Gründer und Grundlagen der Kinderheilkunde (germane: "fondintoj kaj fundamentoj de pediatrio"). Serio documenta paediatrica, volumo 4. Eldonejo Hansisches Verlagskontor, Lubeko 1979

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Theodor Escherich en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)