Theodor Hermann MEYNERT (15a de junio 1833 – 31a de majo 1892) estis German-Aŭstria psikiatro, neŭropatologo kaj anatomiisto naskiĝinta en Dresdeno. Meynert kredis, ke malordoj en cerbodisvolvigo povus esti preteco al psikiatraj malsanoj kaj ke kelkaj psikozoj estas nereverteblaj.

Theodor Meynert
Persona informo
Naskonomo Theodor Hermann Meynert
Naskiĝo 15-an de junio 1833 (1833-06-15)
en Dresdeno
Morto 31-an de majo 1892 (1892-05-31) (58-jaraĝa)
en Klosterneuburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo kuracisto • psikiatro • universitata instruisto • patologo • anatomo • neŭrologo
vdr

En 1861 li atingis sian medicinan doktorigon, kaj en 1875 li iĝis direktoro de psikiatra kliniko asociita kun la Universitato de Vieno. Kelkaj el liaj plej bone konataj studentoj en Vieno estis Josef Breuer, Sigmund Freud, kiu en 1883 laboris en la psikiatrejo de Meynert, kaj Julius Wagner-Jauregg, kiu enkondukis febrotraktado kontraŭ sifiliso. Meynert poste distanciĝis el Freud pro la eniro de tiu lasta en praktikoj kiel hipnoto. Meynert ankaŭ ridindiĝis pro la ideo de Freud pri la maskla histerio; kvankam kelkaj aŭtoroj kredas, ke tio estis okazigita de sia propra kaŝita suferado pro la malsano, konduke al reamikigo kun Freud proksime al sia morto.[1] Aliaj famaj studentoj de Meynert estis la rusa neŭropsikiatra Sergei Korsakoff (1854–1900), la germana neŭropatologo Carl Wernicke (1848–1905) kaj la svisa neŭroanatomiisto Auguste-Henri Forel (1848–1931). La verkaro de Meynert estis grava influo en la kariero de la germana neŭropatologo Paul Flechsig (1847–1929).

Kelkaj verkoj redakti

  • Die Bloßlegung des Bündelverlaufs im Großhirnstamme, 1865
  • Der Bau der Großhirnrinde und seine örtliche Verschiedenheiten nebst einem pathologisch-anatomischen Korollarium, 1868
  • Vom Gehirne der Säugethiere in Salomon Stricker's Handbuch der Lehre von den Geweben des Menschen und der Thiere, 1872
  • Psychiatrie. Klinik der Erkrankungen des Vorderhirns, begründet auf dessen Bau, Leistungen und Ernährung, 1884
  • Klinische Vorlesungen über Psychiatrie, 1890
  • Gedichte (publikigita postmorte fare de Dora von Stockert-Meynert). William Braumüller, Vieno kaj Leipzig en 1905.

Notoj redakti

  1. Fancher, R., E. (1996). Pioneers of Psychology (3rd eds). Norton and Company Inc., London/New York