Theodor Wertheim

aŭstra kemiisto

Theodor Wertheim [verthejm], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wertheim Tódor estis aŭstra kemiisto, universitata instruisto kaj malkovrinto de la narkotino, derivaĵo el la papavacoj, el la familio de la papavo[1], fiŝodora substanco uzata en la traktado de kelkaj malsanoj.

Theodor Wertheim
(1820-1864)
Verko "Analoj pri kemio kaj farmacio eldonita en 1844 de Theodor Wertheim
Verko "Analoj pri kemio kaj farmacio eldonita en 1844 de Theodor Wertheim
Persona informo
Theodor Wertheim
Naskiĝo 25-a de decembro 1820
en Vieno
Morto 6-a de julio 1864
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Peŝto
Universitato de Graz
Familio
Gefratoj Guillaume Wertheim vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theodor Wertheim [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1820 en Vieno, li mortis la 6-an de julio 1864 en Vieno.

Biografio redakti

Theodor Wertheim devenis el juda familio, sed en 1853 li prenis la katolikan religion. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis filologion kaj medicinon en Universitato de Vieno, poste li lernis (ankaŭ kemion) en Berlino, Universitato de Karolo (en 1843), Heidelberg. Reveninta al sia naskiĝurbo li estis docento en Universitato de Vieno, sed pro sia juda deveno li ne povis esti profesoro. En 1844 li distilis ajlon, nomante ĝin "allyl". En 1850 li estis nomumita privata profesoro en Vieno, post 4 jaroj publika ordinara profesoro en Reĝa Universitato de Pest, ĉar la aktuala politiko de Habsburgoj estis subpremado de la hungara lingvo en Hungara reĝlando (li ne parolis hungare). Li establis kemian laboratorion en la universitato. Ekde 1860 la instrua lingvo denove estis la hungara, tial inter 1861 kaj 1864 li instruis kemion en universitato en Graz.

Studoj redakti

Wertheim unue studis medicinon kaj iris al Berlino por studi kun Eilhard Mitscherlich antaŭ kompletigado de siaj studoj. Tie li laboris pri organika kemio, tiam kiam li estis ankoraŭ juna. En 1843 Wertheim revenis al Aŭstrio por labori kun Josef Redtenbacher (1810-1870). Tie, en 1844, li aranĝis analizajn esplorojn pri kio li nomis rapidbola ajloleo por determini la sulfur-enhavantajn kunmetaĵojn kiujn ĝi enhavis. Li sukcesis izoli dualilan sulfidon (C6H10S) kaj pruvis, ke ajla oleo estas intime rilata al la mustardoleo. Li sukcesis izoli la alilan izotiocianaton (C4H5NS) enhavatan en mustardoleo kaj pri konvertado de la du kunmetaĵoj unu en la alian.

Malgraŭ lia universale laŭdata laboro, al li estis rifuzita profesoreco en Aŭstrio pro lia juda kredo, sed en 1848 li estis nomumita ekvivalenta membro de la Viena Akademio de Sciencoj. Li estis baptita post la morto de sia patro kaj poste ricevis nomumon al la Universitato de Peŝto. Li laboris tie ekde 1854 ĝis 1860. Fine li devis forlasi Hungarion ĉar ekde 1860 ĉiuj lecionoj devis esti latine. Li tiam moviĝis al la Universitato de Graz en 1861. Tie li tre klopodis plibonigi la kvaliton de la laboratoria ekipaĵo, sed tio malsukcesis pro la malalta nombro da studentoj.

Kiel rezulto de liaj esploroj, la alila grupo ricevis ĝian nomon, kiu estas derivita el la latina nomo por ajlo (Allium sativum). Li estis patro de la ginekologo Ernst Wertheim (1864-1920), kaj publikigis serion da studoj pri la ajloleo, piperino, kinino kaj koniino[2] en la Analoj pri Kemio de Justus Liebig.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Nationalizing Science
  2. Koniino estas potenca alkaloido ĉeestanta en la Conium maculatum.