Theresa Yelland
Theresa YELLAND estis rusa esperantistino kaj la edzino de Ernest Edward Yelland. Ŝi naskiĝis la 26-an de januaro 1882 en Poti (Kaŭkazo), mortis en 1971 en Aspremont, en la departemento Marbordaj Alpoj (france Alpes-Maritimes, okcitane Aups Maritims), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ) de suda Francio. Geedziĝo per Esperanto; Esperanto estis familia lingvo. Theresa Yelland vojaĝis tra Eŭropo 1926-30 kun sia edzo proprakoste por propagandi Esperanton. Dum 5 jaroj ŝi kune kun sia edzo publike paroladis pri Esperanto en Hyde kaj Finsbury Parkoj, Londono.
Theresa Yelland | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1882 |
Morto | 30-an de novembro 1970 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Edz(in)o | Ernest Edward Yelland |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Konataj kiel la donacintoj de grandaj sumoj al UEA, la paro dediĉis sian tutan vivon al la Esperanto-movado.[1] Interalie Theresa Yelland redaktis dum 3 jaroj la gazeton Liberpensulo. Antaŭ la ĉerko kovrita per la Esperanta flago, la 3an de marto 1971, parolis en la nomo de UEA s-ro R. Fiquet, fakdelegito en Nico.
Referencoj redakti
- ↑ Vidu artikolon en revuo Esperanto, n-ro 756, p. 171; n-ro 760, paĝo 43
- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Yelland el la Enciklopedio de Esperanto.
Vidu ankaŭ redakti