Therwil

komunumo de Svislando

Therwil estas komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 9514 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008 kaj do preskaŭ posedas la grandecon de urbo.

Therwil
Blazono de Therwil
Preĝejo Sankt-Stefano en Therwil
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Arlesheim
Koordinatoj  47° 30′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 47.50000 °N, 7.55000 °O / 47.50000; 7.55000 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 47.50000 °N, 7.55000 °O / 47.50000; 7.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9514
Areo 7,63 km²
Alteco 306 m super marnivelo
Poŝtkodo 4106
Komunumkodo 2775
Mapo de Therwil
vdr

Geografio redakti

Therwil situas proksimume 5 kilometrojn sude de Bazelo en la tiel nomita Leimenvalo ĉe la bordo de la rivero Birsig.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Therwil limas en sudo al Ettingen, en sudoriento al Aesch, en oriento al Reinach, en nordo al Oberwil, en nordokcidento al Biel-Benken, kaj en sudokcidento al Witterswil (Kantono Soloturno).

Trafiko redakti

Therwil estas konektita per la tramlinio n-ro 10 kun la centro de la urbo Bazelo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Therwil datiĝas el la jaro 1223 kiel Terwilre.

En mezepoko Therwil estis posedaĵo de la Monaĥejo Reichenau. En la jaro 1518 la episkopo de Bazelo akiris la vilaĝon, kiu estis en la jaro 1525 akceptita en la civitana rajto de Bazelo. Dum la Tridekjara Milito la vilaĝo estis plurfoje elrabita. Post la Franca Revolucio Therwil fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj ek de 1793 ĝis 1814 apartenis al Francio. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la vilaĝon al la Kantono Bazelo. En la jaro 1833 Therwil fariĝis post la Bazela Kantondisiĝo parto de la nova Kantono Bazelo Kampara. La revoluciulo Stephan Gutzwiller, kiu estis la gvidanto de la ribelo, kies rezulto estis la nova kantono, devenis el Therwil.

Eksteraj ligiloj redakti