Thibaw MinReĝo Tibo (1-a de januaro 1858, Mandalajo, Birmo (Mianmaro) – 19-an de decembro 1916, Ratnagiri, Hindio) estis lasta reĝo de Birmo, lian regadon (1878–85) finis okupado de Supra Birmo, fare de Britio, dum la epoko nome Brita Birmo.

Thibaw Min
Persona informo
သီပေါမင်း
Naskiĝo 1-an de januaro 1859 (1859-01-01)
en Mandalajo
Morto 19-an de decembro 1916 (1916-12-19) (57-jaraĝa)
en Ratnagiri
Religio Teravado vd
Ŝtataneco Birmo vd
Familio
Dinastio Konbaung dynasty vd
Patro Mindon Min vd
Patrino Laungshe Mibaya vd
Gefratoj Supayalat vd
Edz(in)o Supayalat vd
Infanoj Myat Phaya Lat • Myat Phaya • Myat Phaya Galay • Myat Phaya Gyi vd
Parencoj Supayalat vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Thibaw Min
Britaj oficiroj metas la reĝon Thibaw en vaporŝipon al ekzilo en Hindio. Li neniam revenos al Birmo.

Li estis filo de Reĝo Mindon (regis 1853–78) kaj edukiĝis en budhisma monaĥejo. Kiel reĝo, lin grave influis la edzino Supayalat kaj lia patrino. Lian surtroniĝon akompanis multaj perfortoj kaj preskaŭa enlanda milito.

La britoj konkeris dum regado de lia patro malsupran Birmon, Thibaw en 1883 sendis komisionon al Parizo por peti helpon de la francoj kontraŭ la agreso. Post du jaroj, la du landoj subskribis komercan traktaton kaj alvenis la unua reprezentanto de la franca registaro en Mandalajo. Ĉar la ekonomiaj avantaĝoj estis por la francoj, la britoj postulis tutan okupon de Birmo.

La okupado okazis en 1885 kaj la britoj forpelis la reĝon en Hindion.

La hinda aŭtoro Amitav Ghosh verkis pri sia ekzila vivo en sia romano La vitra palaco.