Thomas Campbell Eyton

Thomas Campbell Eyton (10a septembro 1809 – 25a oktobro 1880) estis angla naturalisto kies kampoj estis brutaro, fiŝoj kaj birdoj. Li estis amiko kaj korespondisto de Charles Darwin kvankam li kontraŭbatalis liajn teoriojn.[1]

Thomas Campbell Eyton
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1809 (1809-09-10)
en Wellington
Morto 25-an de oktobro 1880 (1880-10-25) (71-jaraĝa)
en Shropshire
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater St John's College
Familio
Patro Thomas Eyton
Patrino Elizabeth Campbell
Edz(in)o Elizabeth Frances Slaney
Infanoj Alice Emily Eyton • Elizabeth Charlotte Eyton • Rose Mary Eyton • Frances Julia Eyton • Thomas Slaney Eyton • Katharine Anne Eyton • Robert Henry Eyton • Mary Elizabeth Eyton
Okupo
Okupo ornitologo • natursciencisto
vdr
Thomas Campbell Eyton.

Eyton naskiĝis en Eyton Hall, ĉe Wellington en Shropshire. Li studis ĉe la Saint John's College (Kembriĝo),[2] kie li estis samtempulo kaj amiko de Charles Darwin. Post heredo de biendomo en 1855 Eyton konstruis grandan naturhistorian muzeon ĉe Eyton Hall.

Eyton publikis History of the Rarer British Birds (1836), A Monograph on the Anatidae, Or Duck Tribe (1838), A History of Oyster and Oyster Fisheries (1858) kaj Osteologia Avium (1871–78). Li fondis ĉirkaŭ 1842 la "Herd Book of Hereford Cattle", kiun li redaktoris ĝis 1860[2]

Eyton edziĝis en 1835 al Elizabeth Frances Slaney, plej aĝa filino kaj kunheredanto de Robert Aglionby Slaney.[3]

Referencoj redakti

  1. Darwin, Charles; Gillian Beer. (1998) The Origin of Species. Oxford University Press, p. 400. ISBN 0-19-283438-X.
  2. 2,0 2,1 Venn, ETN827TC, Eyton, Thomas Campbell.
  3. "Obituary: Thomas Campbell Eyton", The Times, 29 October 1880, paĝoj 6, col A.

Literaturo redakti

  • Mullens kaj Swann - A Bibliography of British Ornithology