Thomas Fabri estas komponisto el la Malaltaj Landoj, aktiva ĉ. 1400.

Thomas Fabri
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1380 (1380-01-01)
Morto 1-an de januaro 1420 (1420-01-01) (40-jaraĝa)
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Fabri estis edukata en Parizo de Jean de Noyers kromnome Tapissier kaj en Bruĝo de Johannes Ecghaert, almenaŭ laŭ lia Gloria, en kiu li estas ĉirkaŭskribita kiel 'scolaris Tapissier'. Fabri estis poste ĥordirektisto de la preĝejo Sint-Donatiuskerk en Bruĝo en 1412.

Nur kvar verkoj de tiu ĉi komponisto konserviĝis kaj, pli precize, en eksterlandaj fontoj. Du verkoj estas trivoĉaj muzikigoj de nederlanda teksto. Ili estas registritaj en kanzonaro, kiun (eble dum la koncilio de Konstanco) germano notis, italo ilustris kaj kiu nun estas konservata en la cisterciana monaĥejo Heiligenkreuz. Bruno Bouckaert skribas pri tiuj ĉi kantoj:

  • Kvankam tiuj ĉi verkoj plue montras tipajn trajtojn de la ars subtilior, ili sonas jam multe pli modernaj kaj kun pli silaba deklamo, uzo de imitado, la pli homofonia voĉkondukado kaj pli klare aranĝita structuro ili staras jam proksime de la disflora burgonja kanzonrepertuaro de la komponista generacio antaŭ Dufay. La vojo estas ebenigata por la flandra polifonio (nomita ankaŭ ja nederlanda aŭ franc-flandra polifonio, laŭ la landa perspektivo de la aŭtoro).

Verkaro redakti

  • Ach Vlaendere vrie (rondelo)
  • Die mey so lieflic wol ghebloit (balado)
  • Gloria (mesparto konservita en Bolonjo, Civico Museo Bibliografico Musicale, Ms Q)
  • Sinceram salutem care mando vobis (antifono)

Diskografio redakti

Bibliografio redakti