Thomas Gamkrelidze
Tamaz (Thomas) Valerjanoviĉ GAMKRELIDZE (kartvele თამაზ გამყრელიძე; ruse Тама́з Валериа́нович Гамкрели́дзе; naskiĝis en Kutaisi, SSR Kartvelio, la 23-an de oktobro 1929, mortis la 10-an de februaro 2021) estis elstara kartvela lingvisto, orientalisto, publika meceno, hititologo, akademiano (ekde 1974) kaj Prezidento (ekde februaro, 2005) de la Kartvela Akademio de Sciencoj, Doktoro de Sciencoj (1963), Profesoro (1964).
Thomas Gamkrelidze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | თამაზ გამყრელიძე |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1929 en Kutaiso |
Morto | 10-an de februaro 2021 (91-jaraĝa) en Tbiliso |
Lingvoj | kartvela • rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio • Kartvelio |
Alma mater | Ŝtata Universitato de Tbiliso |
Familio | |
Frat(in)o | Revaz Gamkrelidze |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • universitata instruisto • politikisto • Hititologo |
Gravan parton de la esploroj de Gamkrelidze okupas hindeŭropaj esploroj, li fondis glotan teorion priskribitan en duparta libro La hindeŭropa lingvo kaj hindeŭropanoj (kunverkita kun Vjaĉeslav Ivanov). Dum multaj jaroj ĝis 1994 li redaktis la ĉefan lingvistikan revuon de Sovetunio Voprosy jazykoznanija (Problemoj de lingvoscienco).
Akademiano Gamrkrelidze ankaŭ aktive partoprenis politikon: estis elektita por la Supera Soveto de Sovetunio, post sendependiĝo de Kartvelio estis daŭra membro de la parlamento (1992-2004).