Thomas Gordon (psikologo)

usona psikologo

Thomas GORDON (naskiĝis en la 11-a de marto 1918 kaj mortis en la 26-a de aŭgusto 2002) estis usona praktikanta psikologo. Li promociiĝis en la universitato de Ĉikago, kie li ankaŭ instruadis. Per sia sperto en la laboro kun infanoj kaj junuloj li ekkonis la grandan gravecon de la komunikado kaj senperforta konfliktsolvado por la interhoma rilato.

Thomas Gordon
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1918 (1918-03-11)
en Kalifornio
Morto 26-an de aŭgusto 2002 (2002-08-26) (84-jaraĝa)
en Kalifornio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo psikologo
vdr

Bazante sur sciencaj fundamentoj kaj sur la humanisma psikologio de Carl Rogers, li evoluigis konkretan, ĉiutage aplikeblan modelon. Thomas Gordon estas unu el la pioniroj de la humanisma psikologio kaj estis konvinkita, ke homoj plenkreskantaj en prizorga kaj libereca klimato altgrade kapabliĝas por porti respondecon kaj gvidi memdestinitan, plenumitan vivon.

Li estas aŭtoro de pluraj libroj pri la temo komunikado, edukado kaj interhoma rilato. Lia verŝajne plej konata libro Die Familienkonferenz ("La familia konferenco") estis vendita milionoble tutmonde. Por plifaciligi la aplikadon de sia metodo al interesitaj personoj, li evoluigis jam en la 60-aj jaroj diversajn specifajn trejnkursojn por gepatroj, edukistoj, estroj k.t.p. Pro siaj verkoj Thomas Gordon plurfoje ricevis premion, kaj li eĉ estis nomumita por la nobelpremio. Celo de lia metodo, la plibonigo de homaj rilatoj kaj la senperforta solvado de konfliktoj sen perdantoj ja estas paclaboro en la vera senco.

Eksteraj ligiloj redakti