Thomas MIDDLETON (n. ĉirkaŭ 1580, m. 1627) estis angla dramisto kaj poeto.

Thomas Middleton
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1580 (1580-04-18)
en Londono
Morto 4-an de julio 1627 (1627-07-04) (47-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Anglio vd
Alma mater Krista Hospitalo • Reĝina Kolegio vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto • dramaturgo vd
Verkado
Verkoj The Changeling ❦
Women Beware Women vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Thomas Middleton baptiĝis en Londono la 18-an de aprilo 1580 kaj estis filo de masonisto kiu sufiĉe riĉiĝis por iĝi sinjoro. Kiam li havis kvin jarojn, lia patro mortis, kaj, post kiam lia patrino denove edziĝis, estiĝis longdaŭra disputo pri la heredaĵoj.

En 1598 Middleton eniris Queen's College (Oksfordo) sed li ne diplomiĝis. Dum li ankoraŭ studis li eldonis satiraron kiun la registaro bruligis laŭ leĝo kiu malpermesis satirojn por protekti la anglikanan eklezion. Poste li verkis pamfletojn kaj komencis verki dramojn. Li amikiĝis al la dramisto Thomas Dekker sed kverelis kun Ben Jonson (sia ĉefa rivalo) kaj George Chapman. Li kunlaboris kun aliaj dramistoj, kaj verŝajne kontribuis al Makbeto kaj Timono de Ateno de William Shakespeare, kaj reviziis ties Mezuro por Mezuro. Li ankaŭ verkis kortegajn spektaklojn.

En 1624 lia alegoria teatraĵo A Game at Chess, kiu satiris proponon edzigi la estontan Karlon la 1-an al hispana princino, estis malpermesita de la reĝa konsilio pro peto de la hispana ambasadoro.

Verkoj redakti

Middleton estis inter la malmultaj anglaj dramistoj kiuj egalsukcese verkis tragediojn kaj komediojn. Pluraj liaj komedioj satiris la morojn de riĉaj londonaj komercistoj.

Pri kiu verkis iujn teatraĵojn spertuloj ne tute certas - kaj tio plikomplikas ĉar oftis ke du-tri dramistoj kunlaboris. Li estis tre fekunda aŭtoro. Liaj ĉefaj teatraĵoj estas verŝajne:

  • The Honest Whore (La Honesta Putino, kunverkita kun Thomas Dekker), komedio, 1604
  • A Trick to Catch the Old One (Ruzo por Kapti la Maljunulon), komedio, 1605
  • A Mad World, My Masters (Freneza Mondo, Sinjoroj), komedio, 1605
  • The Revenger's Trageder (La Tragedio de la Venĝanto), tragedio antaŭe atribuata al Cyril Tourneur, 1606
  • The Roaring Girl (La Kverelema Ebriulino, kunverkita kun Thomas Dekker), komedio, 1611
  • A Chaste Maid in Cheapside (Ĉastulino en Cheapside - Cheapside estis Londona strato), komedio, 1613
  • Women Beware Women (Virinoj, Gardu Vin kontraŭ Virinoj), tragedio, 1621
  • The Changeling (La Transformitino, kunverkita kun William Rowley), tragedio, 1622
  • A Game at Chess (Ŝakludo), politika satira teatraĵo, 1624