Thomas de Maizière

germana politikisto

Thomas de MAIZIÈRE [de mezjer] estas germana politikisto. Li naskiĝis la  21-an de januaro 1954(nun 1954-01-21) en Bonno, do nun estas 70-jara. De 1999 ĝis 2001 li estis ĉefo de la registara kancelierejo de la germana federacia lando Saksio, de 2001 ĝis 2005 ministro de Saksio. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo en la registaro de Germanio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estis ministro pri internaj aferoj en la registaro, ĝis kiam la 3-an de marto 2011 li estis vokita anstataŭigi la politikiston Karl-Theodor zu Guttenberg en ties pozicio de ministro pri defendo. En la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, li denove estas ministro pri internaj aferoj. Thomas de Maizière reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.

Thomas de Maizière
Germana ministro
Persona informo
Thomas de Maizière
Naskonomo Karl Ernst Thomas de Maizière
Naskiĝo 21-an de januaro 1954 (1954-01-21) (70-jaraĝa)
en Bonno
Religio Evangelia Luterana Eklezio vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Dresdeno vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de MonasteroUniversitato Alberto Ludoviko de Frajburgo • Aloisiuskolleg vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Subskribo Thomas de Maizière
Familio
Dinastio Maizière vd
Patro Ulrich de Maizière vd
Patrino Eva de Maizière vd
Gefratoj Andreas de Maizière vd
Edz(in)o Martina de Maizière vd
Infanoj Victor de Maizière • Nora de Maizière • Kilian de Maizière vd
Parencoj Lothar de Maizière vd
Profesio
Okupo juristopolitikisto • universitata instruisto • ministro vd
Laborkampo politiko • state administration vd
Aktiva en BerlinoDresdeno vd
En TTT Oficiala retejo vd
Germana ministro pri defendo
Dum 20112013
Antaŭulo Karl-Theodor zu Guttenberg
Sekvanto Ursula von der Leyen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Thomas de Maizière en 2013

Li estas posteulo de hugenota familio, kiu en la 17-a jarcento elmigris de Loreno en Francio al Brandenburgio, kaj estas la kuzo de la kristandemokrata politikisto Lothar de Maizière el GDR, kiu inter aprilo kaj oktobro 1990 estis la unua demokratie elektita kaj samtempe la lasta ĉefministro de GDR.