Thubten Gyatso (tibete ཐུབ་བསྟན་རྒྱ་མཚོ་) estas la 13-a Dalai-lamao. Li naskiĝis la 12-an de februaro 1876 kaj mortis la 17-an de decembro 1933. Li estas la ununura Dalai-Lamao ricevi la kromnomon "granda" kune kun la kvina Dalai-Lamao Ngawang Lobsang Gyatso.

13-a reenkarniĝo de la Dalai-Lamao
Thubten Gyatso
Naskonomo -
Identigodato -
Antaŭulo Trinley Gyatso
Posteulo Tenzin Gyatso
Dato de naskiĝo 12-a de februaro 1876
Loko de naskiĝo Dagpo
Dato de morto 17-a de decembro 1933
Loko de morto -
vdr

Ĝuste kiam luktoj por akiri superregadon en centra azio apogeis inter rusoj, britoj kaj ĉinoj, la 13-a gvidanto de la tibeta budhismo, postvivante atencoprovon, montriĝis grava reformisto.

Oni ŝuldas al li leĝarojn por kontraŭi subaĉetojn kaj mallicaĵojn inter oficialulojn. Li kreis novan impostan sistemon kaj policanaron. Pro siaj adaj kontaktoj kun fremdaj landoj, li enkondukis kelkajn novajn teknologiojn kiel elektro, telefono kaj la unua motorveturilo. Ankaŭ disciplinon li restaŭris en la monaĥa vivmaniero kaj strebis forpreni monaĥan decidpovon kaj transdoni ĝin al aliuloj.

Li estas precipe fama pro la antaŭdiraĵo kiun li esprimis iom antaŭ sia morto, kaj kiu poste riveliĝis tute vera:

"Tre baldaŭ en tiu lando, ekster- kaj interndevenaj perfidaj agoj eble okazos. Tiam, se ni ne aŭdacas protekti nian teritorion, niaj spiritaj gvidantoj inkludante niajn venkintajn patron kaj filon (Dalai-lamao kaj Panĉen-lamao) povus esti ekstermitaj sen postsignoj, la bieno kaj aŭtoritato de nia lakang (rezidloko de reenkarniĝitaj lamaoj) kaj monaĥoj estos verŝajne eksigitaj. Krome, nia politika sistemo, disvolvita far nia tri grandaj reĝoj dharma (Tri Songtsen Gampo, Tri Songdetsen kaj Tri Ralpachen) svenos sen apenaŭa restaĵo. Ĉiaj ulaj bienoj, ĉu alt- ĉu malaltklasaj, estos konfiskitaj kaj popolo estos altrudita fariĝi sklavoj. Ĉiuj vivantaj estaĵoj devos suferi senfinajn tagojn de penado kaj estos ĉirkaŭita de timo. Tia tempo estas venonta."