Tiaro (el la persa تاره tara, adaptita malnovgreke kiel τιάρα, de kie pruntita en Latinon kiel tiara) estas formo de krono. Fakte ekzistas du tipoj de kronoj, por kiuj taŭgas tiu vorto.

La papo Inocento la 3-a (1198-1216) kun frutempa papa tiaro. Fresko en la klostro Sacro Speco, ĉ. la jaro 1219.

Tradicie, la vorto "tiaro" aludas al alta krono : ĝi ofte havis la formon de cilindro, kiu mallarĝiĝis je sia pinto. Ĝi cetere estis farita el teksaĵo aŭ ledo kaj kutime estis riĉe ornamita. Tia ĉapelo estis precipe uzita de la reĝoj kaj imperiestroj de kelkaj antikvaj popoloj de Mezopotamio. La asirianoj kutimis aldoni du virbovajn kornojn al la tiaro kiel dekoracio kaj simbolo de potenco. La persa tiaro iom pli similis al stumpigita konuso, sen kornoj aŭ plumoj sed kun pli multaj juveloj.

Ĝi poste famiĝis kiel la tradicia ĉapelo de la papoj. (vidu Papa tiaro)

Virinaj tiaroj redakti

 
Reĝino Aleksandra, regantino angla, (kun la krono) kaj ŝiaj filinoj kun tiaroj: princino Viktoria Aleksandra (dekstre) kaj princino Luisa (maldekstre)

Nuntempe la tiaro ĉe virinoj estas solena diademo, ofte metala kaj ornamita per multekostaj ŝtonoj.