La Tibeta stepkoko (Syrrhaptes tibetanus) estas granda birdo de la familio de pterokloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tibeta stepkoko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Pterokloformaj Pteroclididae
Genro: Syrrhaptes
Specio: S. tibetanus
Syrrhaptes tibetanus
(Gould, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Tibeta stepkoko estas 30–41 cm longa kaj 299-395 g peza, kun sablokoloraj supraj partoj. La vizaĝo, gorĝo kaj nuka ringo estas tre flavoranĝaj kaj krono, mentono kaj brusto estas punktite grizaj; la ventro estas blanka kaj la subflugiloj nigraj (tiuj du lasta eroj distingigas la specion disde la rilata Stepkoko, kun kiu koincidas en parto de sia teritorio. Kiel tiu specio, la Tibeta stepkoko havas plumokovritajn krurojn kaj piedojn.

La ino havas pli striitajn kaj senkolorajn suprajn partojn ol la masklo (tiu helbruna dorso montras en supra centra parto kelkaj striojn da nigraj duonlunoformaj markoj) kaj pli mallongan voston. Junuloj estas similaj al inoj, sed sen tiom flava kapo. Tiu gregema pteroklo havas etajn kolombecajn kapon kaj kolon, sed pli fortikan korpon. Ĝi havas pintajn longajn flugilojn kaj voston kaj rektan flugon. La beko estas mallonga.

Kutimoj redakti

Aroj flugas al akvejoj mateniĝe kaj ĉefe krepuske. Temas pri gregema specio laŭ aroj de 5 ĝis 100 birdoj. Ili ne timas homojn kaj permesas alproksimigojn de ĝis 10 m, tiukaze ili flugas proksimegen. Spite la plumokovritaj piedoj ili povas piediri lerte kaj rapide.

Tiu ĉi palearktisa specio reproduktiĝas en sekegaj ŝtonaj altebenaĵoj de Tibeto kaj najbaraj regionoj de centra Azio ekde Taĝikio ĝis okcidenta Ĉinio; ili preferas ŝtonetaroj ĉe riverejoj, lagejoj, ktp. kun ĉiujaraj herboj kaj foje proksime de neĝo. Ties nesto estas engrunda truo kovrita de herberoj kaj plumoj, kie la ino demetas du aŭ plej ofte tri helbrunajn ovojn kun kamufligaj brunaj markoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum 20 ĝis 24 tagojo kaj ne surterigas ĉenesten, sed malproksime kaj poste alproksimiĝas piedirante. En Tibeto reproduktado okazas el aprilo ĝis julio, sed en Taĝikio nur junie. Eble okazas dua ovodemetado kaj kaze de danĝero inoj ŝajnigas esti vunditaj por allogi eventualajn predantojn kaj malproksimigi ilin el la nesto. Dum la sezono de reproduktado, la specio okupas altitudojn de 3600 ĝi 4900 m en Centra Azio, de 4400 ĝis 5700 m en Tibeto kaj de 4300 ĝis 6000 m nordokcidente de la hinda subkontinento. Vintre la specio malsupreniras ĝis 3200 m. Krom tio la specio ne migras.

Ili manĝas burĝonojn, florojn, verdajn partojn de vegetaloj kaj ĉefe legomaĵojn printempe kaj grenojn vintre.

Voĉo estas muzikeca "gŭa-gŭa" kaj kaze de danĝero inoj avertas per "ka-ka-ka-ka-ka-ra"

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti