Tibor Boromisza (pentristo)

Tibor Boromisza [boromisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boromisza Tibor estis hungara pentristo, framasono [1].

Tibor Boromisza
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1880 (1880-03-08)
en Bácsalmás
Morto 8-an de januaro 1960 (1960-01-08) (79-jaraĝa)
en Szentendre
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Tibor Boromisza (pentristo)
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Tibor Boromisza: Bazaristoj ĉe Zazar (1914)
Tibor Boromisza: Parko en Szatmárnémeti (1917)

Tibor Boromisza [2] naskiĝis la 8-an de marto 1880 en Bácsalmás, li mortis la 8-an de januaro 1960 en Szentendre.

Biografio redakti

Tibor Boromisza post lernado iĝis oficiro, sed ekde 1903 li okupiĝis nur pri pentrado. Komence li lernis de Károly Ferenczy en Artistkolonio (Nagybánya), poste li lernis en Romo (1904), Parizo (1905), Munkeno (1906). Lia unua ekspozicio okazis jam en 1906. Li ofte revenis al la menciita kolonio, kie li apartenis al la "novuloj", baldaŭ li forlasis la kolonion pro malkonsentoj. Ĝis 1918 li vivis en Szatmárnémeti, poste en Budapeŝto. Inter 1945 kaj 1953 li vivis en Keszthely, poste en Szentendre.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Szőlőszedők (1906)
  • Önarckép (Memportreto, 1910)
  • Vásárosok a Zazarnál (1912) - vidu la bildon!
  • Szentendrei látkép ásó parasztokkal (1922)

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Keszthely, 1946
  • Szentendre, 1962
  • Budapeŝto (1980)
  • Miskolc (1995)

Fontoj redakti