Tibor ERDEY-GRÚZ [erdei], hungare Erdey-Grúz Tibor estis hungara kemiisto-fizikisto, politikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Tibor Erdey-Grúz naskiĝis la 27-an de oktobro 1902 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de aŭgusto 1976 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Erdey-Grúz frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li doktoriĝis en 1924. Poste li plulernis en Berlino kaj Munkeno. Post la 2-a mondmilito li gvidis instituton pri radiado en Budapeŝto, krome li instruis en la universitato. En 1952 li ekhavis la postenon en la ministro, inter 1953-1957 li estis parlamentano, se ne paroli pri tio, ke li plurfoje estis prezidanto de la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn Kossuth en 1950 kaj 1956, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Memorigiloj redakti

Verkaro (elekto) redakti

  • Az atomokról és az anyag szerkezetéről (Pri la atomoj kaj pri strukturo de la materio) 1930
  • Atomok és molekulák (Atomoj kaj molekuloj) 1946
  • A tűztől az atomenergiáig (De la fajro ĝis la atomenergio) 1962
  • Kinetik der Elektrodenprozesse 1975
  • diversaj studoj kaj redaktadoj

Fontoj redakti