Tibor Gönczi-Gebhardt

Tibor Gönczi-Gebhardt [gonci-gebhart], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gönczi-Gebhardt Tibor estis hungara grafikisto, unu el la plej signifaj afiŝistoj. Li kutime subskribis siajn verkojn kiel "Gönczi", foje kiel "Gebhardt".

Tibor Gönczi-Gebhardt
Persona informo
Naskonomo Gebhardt Tibor Pál
Naskiĝo 13-an de aprilo 1902 (1902-04-13)
en Budapeŝto
Morto 20-an de novembro 1994 (1994-11-20) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo ilustristo • grafikartisto • poŝtmarkdesegnisto
vdr

Tibor Gönczi-Gebhardt [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1902 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de novembro 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Gönczi-Gebhardt akiris diplomon en Reĝa Hungara Industriarta Lernejo en 1922. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Helbing kaj Jenő Haranghy. Post la diplomo li tuj havis laborojn pri afiŝoj, ĉiuspecaj reklamoj. Baldaŭ li kreis ilustraĵojn, ekslibrisojn, eĉ poŝtmarkoplanojn. Inter 1930 kaj 1962 li estis grafikisto en presejo. Dum la 2-a mondmilito li kreis heroajn afiŝojn por la Ruĝa Kruco, poste lia stilo adaptiĝis al la socialisma realismo. En 1952 li ricevis premion.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1976, 1995, 2006)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Liaj afiŝoj redakti

  • vidu la malsuprajn bildojn

Fontoj redakti