Tibor Harsányi [harŝAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Harsányi Tibor estis hungardevena franca komponisto. Lia origina familia nomo estis Hesser.

Tibor Harsányi
Persona informo
Naskonomo Hesser Tibor
Naskiĝo la  27-an de junio 1898(nun 1898-06-27)
en Hungario Magyarkanizsa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 19-an de septembro 1954
en Francio Parizo (Francio)
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo dirigentokomponistopianisto • filmkomponisto
vdr

Tibor Harsányi [1] naskiĝis la 27-an de junio 1898 en Magyarkanizsa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kanjiĵa en Serbio), li mortis la 19-an de septembro 1954 en Parizo.

Biografio redakti

Tibor Harsányi akiris diplomon en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo. Liaj ĉefinstruisto estis Zoltán Kodály. Post siaj studoj li turneis kiel pianisto en Eŭropo, en 1920 li ekloĝis en Nederlando, fine post 3 jaroj en Parizo. Li aliĝis al elita grupo de elmigrintaj komponistoj, inkluzive de Bohuslav Martinů, en:Marcel Mihalovici, en:Conrad Beck, de:Alexandre Tansman, fr:Alexandre Tcherepnine. Li dediĉis sin al komponado, sed kelkfoje li dirigentadis. La melodia materialo de lia muziko devenis de la hungaraj popolkantoj, liaj ritmoj estis akraj, ofte kun ĵaza sinkopeco, sed la formo restis klasika.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Az Utolsó Álom (baleto, Budapeŝto, 1920)
  • Les Invités (opero, Gera, 1930)
  • Pantins (baleto, Parizo, 1938)
  • Chota Roustaveli (baleto, kunverkinto, Monte Carlo, 1945)
  • Illusion (radio-opero (Parizo, 1949)
  • L’Amour et la vie (baleto, 1951)
  • pluraj kantatoj, suitoj, uverturoj, konĉertoj kaj similaj

Elektitaj komponaĵoj por filmoj redakti

  • Le petit roi (1933)
  • Miarka, la fille à l'ourse (1937)
  • Au coeur de l'orage (1948)

Fontoj redakti

Referencoj redakti