Tibor Klaniczay
hungara literaturhistoriisto
Tibor Klaniczay [klanicai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klaniczay Tibor estis hungara literaturhistoriisto, membro de Hungara Scienca Akademio.
Tibor Klaniczay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1923 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de majo 1992 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Gábor Klaniczay |
Okupo | |
Okupo | literatursciencisto • universitata instruisto |
Tibor Klaniczay naskiĝis la 5-an de julio 1923 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de majo 1992 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Tibor Klaniczay frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li instruis la hungaran lingvon en Budapeŝto, Parizo, Romo. Baldaŭe li estis direktoro de Literaturscienca Instituto. Li senlace esploris la hungaran literaturon en la fruaj jarcentoj. Li havis 2 filojn kaj unu filinon. bLi ricevis premion Kossuth en 1955.
Memorigiloj redakti
Verkaro (elekto) redakti
- Magyar irodalom (Hungara literaturo), kune kun József Szauder, (1950)
- Reneszánsz és barokk (Renesanco kaj baroko) (1961)
- Kis magyar irodalomtörténet (Malgranda hungara literaturhistorio) (1961)
- La crisi del Rinascimento e il manierismo (1973)
- Von besten der Alten ungarischen Literatur (1978)