ZIMA Tibor [zima] estis hungara, rumania hungara publicisto, redaktoro. Li naskiĝis en Battonya la 2-an de decembro 1882 kaj mortis en Arado post 1934.

Kariero redakti

Tibor Zima pristudis juron en Budapeŝto. Inter 1902 kaj 1906 li estis ĵurnalisto de gazeto Aradi Közlöny, poste ĉefredaktoro de gazeto Függetlenség. Li estis elstara ekonomia fakulo. Al lia nomo ligiĝas la establado de Varo kaj Valorborso de Arado. Li estis ano de gvidantaro de Industrikorporacio de Arado, ĉefsekretario de la Komerca kaj Industriĉambro. Li estis unu el kunulposedantoj de gazeto Erdélyi Hírlap kaj ĝia ĉefredaktoro. En 1922 li estis ano de rumana parlamento.

Fonto redakti