Tierra de Barros

komarko en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

La distrikto Tierra de Barros estas komarko de la provinco Kacereso en la regiono Ekstremaduro de Hispanio. Situanta inter la distriktoj de la Valo de la Gvadiano kaj la montarbranĉoj de Sierra Morena, la Tierra de Barros estas unu el la plej fruktodonaj kaj prosperaj distriktoj de Ekstremaduro. Ĝi ricevas sian nomon de la specialaj karakteroj de sia argila kaj ruĝa grundo kiu, transformita en koto (barro) kaj muldita de la manoj de siaj laboristoj kaj manfaristoj, konsistigas la vivgajnilon kaj kutimaron de ties vilaĝoj. La ĉefurbo, kiel administra centro, estas Almendralejo. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 74 872 loĝantoj sur areo de 1 419 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 53 loĝantoj/km².

Tierra de Barros
Ŝtato  Hispanio
Lando Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Ĉefurbo Almendralejo
Municipoj 15
Areo 1 419 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
74 872 loĝ.  (2015)
53 loĝ./km²
vdr

Ekonomio redakti

La ekonomio de tiu distrikto baziĝas sur la agrikultura produktado de vitejoj kaj olivarboj, kio estas la ĉefa spezofonto, kvankam dum la lastaj jardekoj aperis en la distrikto pliiĝanta industrio de transformado de agrikulturaj produktoj. Aktuale oni klopodas instali en la sudo de la distrikto petrolrafinejon, kio levis akran polemikon en la distrikto, kun apogantoj, kiuj esperas laborpostenojn, kaj kritikantoj, kiuj timas poluadon kaj malprestiĝo de la tuta distrikto kaj de ties agrikultura produktado.

La du ĉefaj vojoj kiuj trapasas la distrikton estas unuflanke La Vía de la Plata (Arĝentovojo, kiu iras el sudo -Sevilo- al nordo -Gijón-) kiu trapasas, inter aliaj lokoj, tra Villafranca de los Barros kaj Almendralejo. Duaflanke estas la ŝoseo kiu ligas Badajoz al Córdoba kaj kiu trapasas tra Los Santos de Maimona kaj Zafra. Tiuj du aksoj estas aktuale la ŝoseoj N-630 kaj N-432 de granda ekonomia gravo por la zono, ĉar inter aliaj kialoj, la unua ligas la distrikton al la regiona ĉefurbo Mérida kaj al la vojo al Madrido, dum la dua ligas la distrikton al la provinca ĉefurbo Badajoz, plej loĝata urbo en la regiono.

Municipoj redakti

Estas pli ol 72.000 loĝantoj dise en la 15 municipoj kaj tri malgrandaj entoj:

Situo kaj loĝantaro redakti

La distrikto de Tierra de Barros situas en la centro de la provinco de Badajoz inter la zonoj de Vegas del Guadiana kaj Sudaj Montoĉenoj. Ĝi troviĝas limigita de la distriktoj norde de Vegas Bajas, sude Zafra - Río Bodión, oriente Campiña Sur kaj okcidente Llanos de Olivenza kaj Tierra de Badajoz.

La aŭtoŝoseo “Ruta de la Plata”, dividas inter areoj kun karakteroj diferencaj inter si:

  • Tierra de Barros Okcidenta, kun municipoj kies hegemonia pejzaĝo estas la vitejo kaj la olivarbaro,
  • Tierra de Barros Orienta, kie la influo de Sierra Grande, de la riveroj Matachel kaj Palomillas kaj de la artefaritaj lagoj de Alange kaj la Molinos formas pejzaĝon de pli alta biodiverseco.

La amplekso de Tierra de Barros estas de 1.529,54 km², reprezentante proksimume 7% de la surfaco de la provinco. La laŭleĝa loĝantaro de Tierra de Barros estis de 74.898 personoj en 2004. Tio estas 11% de la provinca loĝantaro. La loĝado koncentriĝas en la municipoj de Almendralejo (38%), kaj Villafranca de los Barros (17%). Krome estas grupo de municipoj de inter 5.000 kaj 3.000 loĝantoj nome Aceuchal, Santa Marta, Hornachos, Ribera del Fresno kaj La Zarza, kaj kvar municipoj kiuj havas malpli ol 1.000 loĝantojn: Entrín Bajo, Hinojosa del Valle, Palomas kaj Puebla del Prior. Lastatempe estas tre alta nombro de neleĝaj enmigrintoj (multaj miloj) kiuj venas labori dum la sezono de rikoltado aŭ aliaj taskoj, ĉefe rumanoj, marokanoj kaj aliaj.

La denseco de loĝado de la distrikto estas de 49 loĝ./km², kio karakterigas Tierra de Barros kiel kamparan distrikton.

La agrikulturo estas la ĉefa ekonomia aktivaĵo de la loĝantaro de la zono, kaj la sektoro kiu subtenas la plej parton de la agado de la sektoroj de servoj kaj industria.

La karakteroj kaj grundosciencaj kaj morfologiaj de la teroj de la distrikto taŭgas por la disvastigo de la agrikulturo, kio manifestiĝas en la altega procentaĵo de teroj terkulturitaj en ĉiuj el la municipoj de la distrikto. La ĉefa kaj unusola escepto estas Hornachos, pro la esto de la montoĉeno Sierra Grande; tie la historia loĝado de moriskoj disvastigis la kreadon de fruktoĝardenoj kaj agrikulturo montareta.

La terkultivoj kaj ties produktoj plej ĉefaj estas vino, olivoleo kaj manĝolivoj kaj ajlo de Aceuchal.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
Komarkoj de Ekstremaduro
 
Komarkoj de Cáceres
komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión