Tiglatpilezero la 1-a

Tiglatpilezero la 1-a (1114-1077 a.K), ankaŭ nomata Teglatfalasar, Teglat-Falasar kaj eĉ Tukulti-pal-Eŝara (‘mi fido estas sur la filo de Eŝara’, en akada lingvo), estis unu el la plej gravaj reĝoj de Asirio.

Tiglatpilezero la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Asirio vd
Familio
Patro Ashur-resh-ishi I vd
Infanoj Aŝur-bel-kala • Shamshi-Adad IV • Asharid-apal-Ekur vd
Profesio
Okupo reĝosuvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filo de Aŝur-reŝ-iŝi la 1-a, sukcedis sian patron kaj baldaŭ estis enmiksita en la samaj konfliktoj kun la arameoj kiel sia antaŭulo. Li okazigis plurajn militkampanjojn en ĉiuj lian landlimoj, sed ĉefe en la okcidento, ĉar li plurfoje transiris la Eŭfraton, malvenkante la arameojn kaj muŝkianojn en la montaro Taŭruso, starigante memorsteleon en Nairi kaj atingante la Mediteraneon.

Tiglatpilezero ankaŭ dediĉis parton de sia tempo por la plibonigado de la irigacianaloj kaj temploj de Asirio, lasante gravajn surskribojn datigitajn kiuj markis la komencon de la kronologia registrado de la asiriaj surskriboj.

Li estis sukceditaj de Aŝarid-apal-Ekur.