La tigro[1] (Panthera tigris) estas la plej granda karnovorulo el la familio de felisedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tigro
Panthera tigris tigris
Panthera tigris tigris

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Panteroj Panthera
Specio: P. tigris
Panthera tigris
(Linnaeus, 1758)
Sinonimoj
Felis tigris Linnaeus, 1758

Tigris striatus Severtzov, 1858

Tigris regalis Gray, 1867
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Granda felisedo kun hararo oranĝ-nuance hele flava ĝis intense ruĝnuance bruna kun malhela desegno konsistanta el transversaj strioj. Ĝia bleko estas la roro.

 

Karakterizaĵoj redakti

  • Longeco: 2,20-3,30 m
  • Pezo: 200–320 kg.

Subspecioj redakti

 
Arealo de la tigro inkluzive de la okcidenta parto, en 1900 kaj en 1990 (ruĝe).

Ekzistas pluraj subspecioj, la siberia estas la plej granda felisedo, eĉ pli granda ol leono. Ĝi mezuras 4 m kun la vosto kaj pezas 300 kg.

Vivmaniero redakti

Tigro vivas solece, nur en la tempo de pariĝo la getigroj renkontiĝas. Post 15 semajnoj la inseksa tigro naskas 2 ĝis 4 tigridojn, kutime en groto aŭ subtera kavo, sternita per herbo. La idoj komencas vidi post du semajnoj.

La tigro (Panthera tigris) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj troviĝas en la regiono de Azio, kiu etendiĝas norde ĝis Siberio de Sovetunio kaj sude ĝis Hindio kaj Indonezio. Ĝi estas la plej granda el la felisedoj. Ĝi longas 1,8-2,8 metrojn kaj pezas pli ol 200 kilogramojn. Ĝi prezentiĝas oranĝflava, kun nigraj vertikalaj strioj. La tigro havas multajn subspeciojn. En Ĉinio vivas nordorient-ĉinia tigro (P. t. altaica), sudĉinia tigro (P. t. amoyensis), bangladeŝa tigro (P. t. tigris) kaj ankaŭ sudorient-azia tigro (P. t. corbeti). La nordorient-ĉinia tigro estas en Ŝing'an-montaro, Ĉangbaj-montaro en nordorienta Ĉinio kaj Siberio de Sovetunio. La sudĉinia tigro vivas en vasta montregiono, kie kreskas densaj arbaroj kaj herboj. Krome, estas ankoraŭ alia specio, kies tuta korpo estas blanka, kun malhelbrunaj aŭ nigraj strioj, kaj kies okuloj estas bluaj. Ili produktiĝas en la regiono Rewa de Hindio. Tiuspecaj tigroj estas tre raraj kaj ĉiu kostas pli ol kelkdek mil usonaj dolaroj. La tigroj ŝatas vivi solaj. Kaj virtigro kaj tigrino havas siajn terenojn. Ordinare ili ne kontaktiĝas unu kun alia, nur en la pariĝa tempo la virtigro kaj tigrino vivas kune, kaj poste ili denove disiĝas. Kelkiam la virtigro restas ĉe la tigrino ĝis la idoj naskiĝas. La tigro ne povas grimpi, sed estas lerta en naĝado kaj ŝatas sin bani en akvo. Por la tigro akvo estas grava kaj ĝi neniam vagas malproksimen for de akvofonto. La tigro manĝas aprojn, cervojn, antilopojn k.a. Post gravedeco de 98-110 tagoj, la tigrino naskas 2-4 idojn ĉiufoje. Kiam la idoj aĝas 6 monatojn, ili komencas kapti bestojn sekvante la patrinon. Post 3-4 jaroj ili maturiĝas.

En la 1980-aj jaroj, pro tio ke arbaroj estis senbride hakitaj, la nombro de diversaspecaj tigroj draste malgrandiĝis kaj restis tre malmultaj el la sudĉinaj tigroj. Tial la Internacia Ligo por Protekti la Naturon kaj Naturon' Riĉfonton jam difinis la tigrojn kiel bestoj severe protektataj.

Ekoregiona disvastiĝo redakti

Tiu orientalisa kaj palearktisa besto troviĝas interalie en jenaj ekoregionoj : la barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, la centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj, la ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj, la gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj, la himalajaj subtropikaj foliarbaroj, la himalajaj subtropikaj pinaroj, la hindoĉinaj mangrovoj, la meghalajaj subtropikaj arbaroj, la mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj, la nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj, la sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj kaj la tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj.

Bildaro redakti

 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti