Tihany [tihanj] estas hungara vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj somera fama banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Balatonfüred.

Panoramo al abatejo de Tihany, antaŭe la interna lago
Tihany
vilaĝo
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Meza Transdanubio
Departemento Veszprém
Distrikto Balatonfüred
Adreso Kossuth u. 12

8237 Tihany

Poŝtkodo 8237
Telefonkodo (+36) 87
Kodo laŭ KSH 30465
Retpaĝaro www.tihany.hu
Politiko
Urbestro (ekde 2014) Imre Tósoki (Fidesz-KDNP[1])
Demografio
Loĝantaro 1 369  (1-a de januaro 2015)[2]
Loĝdenso 49,87 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 55′ N, 17° 53′ O (mapo)46.91416666666717.885833333333Koordinatoj: 46° 55′ N, 17° 53′ O (mapo)
Areo 27,33 km² (2 733 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Tihany (Hungario)
Tihany (Hungario)
DEC
Tihany
Tihany
Situo de Tihany
Tihany (Veszprém)
Tihany (Veszprém)
DEC
Tihany
Tihany
Situo de Tihany

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tihany [+]
vdr
Strato en Tihany
Interna lago de Tihany, antaŭe la abatejo sur la supraĵo
Panoramo el Balatono al abatejo de Tihany

Situo redakti

La vilaĝo situas sur samnoma duoninsulo ĉe la norda bordo de Balatono kun belega pejzaĝo al la lago kaj kun pitoreska naturo, en kaldrono de iama vulkano. Ĝi troviĝas sur norda bordo de Balatono, laŭ flankovojo. La vilaĝo estas escepta pro ne havanta fervojon ĉe Balatono. Dum la historio la duoninsulo estis insulo. La vilaĝo havas gravan havenon, kie estas pramo al la suda bordo. Prezoj de la nemoveblaĵoj tie estas la plej altaj.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko poste romianoj vivis tie. La abatejon kaj klostron oni fondis en 1055, en ĝia fonda dokumento troviĝas kelkaj hungaraj vortoj: ili estas la unuaj skribaj memoraĵoj de la hungara lingvo. Dum la kontraŭturkaj bataloj estis tie fortikaĵo (apenaŭ videbla), kiun la turkoj neniam okupis. En 1752 la abatejo rekonstruiĝis kaj iĝis simbolo de Tihany.

La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak. La duoninsulo apartenas al Nacia parko.

Lagoj redakti

Krom Balatono estas interna kaj ekstera lagoj, kiuj havas nenian kontakton kun Balatono. La interna lago estas restaĵo de vulkana lago, nun fiŝkaptejo. Naĝado povas okazi nur en Balatono. La ekstera lago grandparte estas marĉo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Interna lago (Tihany).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekstera lago (Tihany).

Aliaj vidindaĵoj redakti

Menciindaĵo redakti

Dum la historio la fiŝistoj tiel fiŝadis, ke sentinelo staris sur montopinto, kiu gvidis la fiŝkaptadon per signoj. La sentinelo povis vidi la fiŝaron, kiu estis nigreco en la lago.

Famuloj redakti

En Tihany mortis:

Famaj nomportantoj redakti

 
La abateja preĝejo de Tihany

Referencoj redakti

  1. Tihany települési választás eredményei (hungare) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2011-07-26.
  2. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)